蛙 Volumo 1 6.4
《蛙》
原著:莫言世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 6.4
Tiam ni infanoj en izola kamparo ne sciis la malboniĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Sovetunio. Chen Nazo subtaksis ĉinajn aviadistojn per komparo kun sovetuniaj aviadistoj. Tio malagrabligis nin,sed ni ne pensis profunde. Kelke da jaroj post tio,komenciĝis la "kultura revolucio". Tiam mi lernis en la kvina klaso de elementa lernejo,kaj nia kamarado Xiao Malsupra Lipo denuncis la subtakson de Chen Nazo pri la ĉinaj aviadistoj,kaj Chen multe suferegis de la denunco,kaj ankaŭ la gepatroj de Chen mortis de persekutado kaj torturado. Oni trovis en ilia hejmo sovetunian romanon "Vera Homo",priskribantan aerarmean avion. Tio estis revolucia inspira romano,sed ĝi fariĝis atesto por konfirmi,ke Ellen,patrino de Chen Nazo,estis konkubino de sovetunia aviadisto,ke Chen Nazo estis ilia bastardo.
Avioj de "Q-5" de aerodromo de Gaomi sin ekzercis tage,dum tiuj de Jiaozhou sin ekzercis en nokto. Preskaŭ ĉiunokte,je la naŭa horo,nome horo de finiĝo de radioaŭdigo de la gubernia radiostacio,eklumis la serĉlumoj de la aerodromo. Kiam la lumo atingis nian vilaĝon,la lumo jam multe malfortiĝis,tamen tio ankoraŭ admirigis nin. Mi ofte diris stultajn vortojn: Bone estus,se mi havus tian poŝlampon. Kaj tiam mia dua frato senescepte insultis min kaj frapis mian verton per fleksita fingro. Havante aviadiston kiel estontan boonklon,la frato fariĝis duonspecialisto de aeronaŭtiko,ke li povis parkere citi la nomojn de la herooj de la Ĉina Popola Volontula Armeo kaj detale rakonti iliajn heroaĵojn. Kaj li,foje kiam li bezonis min por forigi pedikojn en liaj kapharoj,diris almi,ke la bruego rompinta la fenestrajn paperojn estis "sonkrevo",ke la sono estis kaŭzita de ultrasona rapideco de avio,nome la flugo estas pli rapida ol sono. Ekzercado de avioj de aerodromo de Jiaozhou estis nenio spektinda krom la ĉarma serĉlumo. Sed iu diris,ke tio ne estis por ekzercado,sed por orienti la vojperdintajn aviojn. La lumkolonoj balais la ĉielon,jen kruciĝis,jen paraleliĝis,kaj foje birdo subite flugis en la lumon kaj misflugadis konsternite,kvazaŭ muŝo en botelo. Ĉiam estis,ke kelke da minutoj post eklumo,aŭdiĝis bruego de avio. Post momento ni vidis,ke en la lumo aperis obskura koloso konturigita per la lampoj sur la kapo,vosto kaj aloj. Ĝi sobiĝis kvazaŭ laŭ la lumkolono kaj revenis en sian neston. Avioj havas sian neston same kiel koko.

[此贴子已经被作者于2014-5-15 15:39:29编辑过]