dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 蛙 Volumo 1 7.1

您是本帖的第 1032 个阅读者
平板 打印
标题:
蛙 Volumo 1 7.1
Amikoilin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:402
积分:3370
门派:无门无派
注册:2014年2月8日
 用支付宝给Amikoilin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Amikoilin

发贴心情
蛙 Volumo 1 7.1
《蛙》
原著:莫言
世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布

Volumo 1    7.1
  En la dua duono de 1960, nome nelonge post kiam ni ronĝis karbon,ni aŭdis,ke la onjo edziniĝos al tiu aviadisto. La granda avino venis interkonsiliĝi kun mia patrino pri doto. Fine venis decido: faligi centjaran katalp-arbon trans la muro kaj peti la plej bonan lignaĵiston Fan en la vilaĝo fari meblaron. Mi vidis,ke la patro venigis la lignaĵiston mezuri la arbon,kaj la arbo,vizaĝe al hakado,tremadis per la branĉoj,dum la foliaroj susuris,kvazaŭ ĝi plorus.
  Sed nenia plia novaĵo aŭdiĝis post tio,kaj ankaŭ la onjo malaperis longan tempon. Mi iris al la granda avino por demandi,sed ŝi elpelis min per irbastono. Subite mi rimarkis,ke la granda avino jam tiom maljuniĝis,ke ŝi aspektis kiel "olda panjo".
  Iun matenon post la unua neĝado en tiu jaro,ekstreme ruĝa estis la suno. Ni portis pajlajn sandalojn kaj sentis malvarmon je la manoj kaj piedoj. Ni kriante kuradis sur placo de la lernejo por nin varmigi. Subite venis de la aero terura muĝado. Ni gape rigardis supren kaj vidis malhelruĝan koloson. Ĝi trenis post si densan nigran fumon,havis du grandajn ruĝajn okulojn,terure blankajn dentegojn,kaj kun la korpo tremanta,rekte ĵetiĝis al ni. Ho,panjo,ĝi estas avio! Ĉu ĝi surteriĝos sur la sportkampo de nia lernejo?
  Ni neniam vidis avion en tiel malgranda distanco. Ĝiaj aloj levis venton,kaj tiu kirle disblovis kokoplumojn kaj falfoliojn. Kiel feliĉe estos,se ĝi falos sur nian placon. Kaj tiam ni povos pririgardi ĝin proksime,eĉ palpos ĝin,aŭ ni estos invititaj en ĝian ventron,aŭ bonŝance petos la aviadiston rakonti pri batalo. Probable li estos kamarado de mia estonta boonklo. Ho ne! Avio "Q-5" de mia estonta boonklo estas multe pli bela ol tiu ĉi,do mia boonklo ne povas esti kamarado de tiu,kiu stiras tiel stultan avion.


ip地址已设置保密
2014/5/18 14:11:18

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询