dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 蛙 Volumo 1 8.2

您是本帖的第 881 个阅读者
平板 打印
标题:
蛙 Volumo 1 8.2
amikoilin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:402
积分:3370
门派:无门无派
注册:2014年2月8日
 用支付宝给amikoilin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给amikoilin

发贴心情
蛙 Volumo 1 8.2
《蛙》
原著:莫言
世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布

Volumo 1    8.2
  "Tiom vi teruriĝis pro mi", diris Xiangqun: "Tajvano estas parto de la patrolando,estos bone,ke mi flugos tien por rigardi."
  "Ne", mia granda bofranjo diris: "Vi ne estu aviadisto,se vi havas tian intencon. Mi telefonos al la estro Liu de la Fako de Popola Armado,ke li nuligu vian varbiĝon."
  "Ne streĉiĝu,mia panjo",diris la nevo: "Ĉu mi tiom stultas? Ĉu mi povos senbride agadi malgraŭ via ekzisto? Krome,nun Kuomintango kaj Kompartio estas samfamilianoj,kaj certe Tajvano resendus min,se mi flugus tien."
  "Vere inda ido je la familio de Wan",diris la granda frato: "Tiu Wang Xiaoti estas bastardo,malrespondeca ulo. Li pereigis vian avinon Koro."
  "Kiu babilas pri mi?" La onjo,en laŭta voĉo,puŝe malfermis la pordon kaj marŝis en la korton. En blindiga lamplumo ŝi fermetis la okulojn,sin turnis malantaŭen kaj surmetis malgrandajn sunokulvitrojn,kio faris ŝin moda kaj ankaŭ iom komika. "Ĉu vere necesas tiel brilaj lampoj? Kiel via praavino diris,eĉ en plena mallumo oni ne ŝovas manĝaĵojn en la nazon. Elektro venas de karbo,kaj la karbo estas elfosita de homoj. Karbofosado estas malfacila,tie,tri mil futojn sub la tero,estas infero,profitegis koruptitaj ŝtatfunkciuloj kaj kruelaj minejaj mastroj,dum laboristoj estas tute senvaloraj,minacataj de morta danĝero. Ĉiu karbopeco surhavas sangon!" La onjo metis unu manon sur la kokson,fleksis la dikan,etan kaj ringan fingrojn,rekte etendis la montran kaj mezan fingrojn kunmetitajn de la alia mano. Ŝi vestis sin per poliestera militista kostumo furorinta en la sepdekaj jaroj de la lasta jarcento,kun manikoj suprenvolvitaj. Ŝi estis dika,la haroj grizaj,simila al kadro de gubernia aŭ komunuma nivelo en la posta periodo de la "kultura revolucio". Mi ekhavis diversajn sentojn,ke la onjo antaŭe bela kiel nelumbo lavita de pluvo,tute perdis sian antaŭan belan aspekton.
 

ip地址已设置保密
2014/5/28 7:41:28

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询