dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 蛙 Volumo 1 8.3

您是本帖的第 957 个阅读者
平板 打印
标题:
蛙 Volumo 1 8.3
amikoilin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:402
积分:3370
门派:无门无派
注册:2014年2月8日
 用支付宝给amikoilin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给amikoilin

发贴心情
蛙 Volumo 1 8.3
《蛙》
原著:莫言
世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布

Volumo 1    8.3
  Mia granda frato kaj la bofratino longe hezitis, ĉu inviti la onjon al la festeno. Ili konsultis la patron kaj li diris: "Lasu. Nun ŝi...ne loĝas en la vilaĝo... Iom poste informu ŝin pri la varbiĝo de Xiangqun..."
  Alveno de la onjo embarasis la festenantojn,kaj ĉiuj stariĝis en mutiĝo.
  "Ha,mi penadis la tutan vivon kaj nun revenis en la gepatran hejmon,ĉu mi ne devas havi sidlokon?" akre plendis la onjo.
  Ĉiuj konsciis la aferon kaj leviĝis por cedi al ŝi sidlokon.
  La granda frato kaj bofratino urĝe ekskuzis: "Vi estas nia unua honora gasto,kaj vi ĉiam indas je la honora sidloko de la familio Wan."
  "Fi!" La onjo sidiĝis sur benko tuj apud mia patro kaj diris vokante mian grandan fraton je lia nomo: "Dakou,mi ne rajtas okupi la honoran sidlokon kiam via patro vivas,kaj mi ne rajtos tion fari eĉ se mortos via patro! Edzinigita filino similas al elverŝita akvo--ĉu vi konsentas,mia granda frato?"
  "Vi ne estas ordinara filino,vi estas meritoplena heroo en nia familio." Montrante la gastojn,la patro diris: "Diru,kiu el tiuj junuloj naskiĝis ne de via akuŝigo?"
  "Vera heroo ne paradas meritojn de la pasinteco,kaj tiam",diris la onjo,"ej,kial mencii la pasintaĵon? Trinku! Kial ne estas mia taso? Mi kunportas vinon!" Ŝi elprenis el larĝa tola sako vinon kun marko "Maotai",peze metis ĝin sur la tablon kaj diris: "Vino de 50 jaroj,donaco de gvidanto de la urbo Tinglan. Lia konkubino,28 jarojn malpli aĝa ol li,deziregis havi filon,kaj kredis,ke mi havas sekretan recepton kiu povas ŝanĝi la sekson de feto. Ŝi venis petegi mian helpon. Mi diris,ke tio estas trompaĵo de ĉarlatano. Sed ŝi ne kredis min kaj insiste petegis min kun larmoj. Ŝi diris,ke edzino de ŝia konkubo naskis 2 filinojn. Se ŝi povos naski por li filon,ŝi povos mastri la viron. La viro,profunde influita de feŭdisma ideologio,preferegas filon ol filino. Verdire,li,kiel gvidanto de alta rango,devus havi pli altan konscion. Fi al li! Tamen ilia mono ne estas pura,do kies monon mi eltordu,se ne la ilian? Mi donis al ŝi 9 dozojn da herbodrogoj,kiel ekzemple angeliko,ignamo,preparita rehmania rizomo (latine: Radix Rehmanniae Preparata),glicirizo k.a,tute malmultekostaj,entute en kosto de malpli ol 30 juanoj. Sed mi pagigis al ŝi ĉiun dozon je cent juanoj. Ŝi ĝojege sidiĝis en ruĝan aŭton kaj tuj malaperis kiel fumo.
 
ip地址已设置保密
2014/6/3 7:58:31

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询