dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 蛙 Volumo 1 9.3

您是本帖的第 1899 个阅读者
平板 打印
标题:
蛙 Volumo 1 9.3
amikoilin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:402
积分:3370
门派:无门无派
注册:2014年2月8日
 用支付宝给amikoilin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给amikoilin

发贴心情
蛙 Volumo 1 9.3
《蛙》
原著 :莫言
世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布

Volumo 1    9.3
   "Laŭ diro de la brigadestro de 
Wang Xiaoti,Wang Xiaoti perfidis pro aŭskultado de radiodisaŭdigo de malamiko. Li havis transistoran radioricevilon,per kia oni povis aŭdi radiodisaŭdigon de Tajvano. En la radiodisaŭdigo parolis virina voĉo tenera kaj alloga,alinomata 'nokta rozo'. Kredeble Wang Xiaoti estis sorĉita de la voĉo kaj flugis al Tajvano. Ĉu mia onjo ne estas eminenta? La senila brigadestro diris: 'Via onjo estas tre bona,familia deveno bona,aspekto ĉarma,kaj cetere ŝi estas kompartianino. Laŭ la tiamaj kriterioj,via onjo estas senmanka,kaj ni multe enviis Wang Xiaoti. Sed via onjo estis tro revolucia kaj tro ortodoksa,sekve por Wang Xiaoti toksita de burĝara ideologio,via onjo ne estis ideala amatino.' Poste sekur-sekcio legis taglibron de Wang Xiaoti kaj trovis,ke Wang Xiaoti nomis vian onjon ruĝa ŝtipo! La brigadestro diris,ke dank' al tio la onjo eskapis el implikiĝo,alie ŝi neniam povos sin senkulpigi."
   Sinjoro Sugitani,mi diris al mia nevo,ke ne nur lia boavinjo preskaŭ pereis pro Wang Xiaoti,sed ankaŭ lia patro estis implikita,ke li estis plurfoje vokita al la publiksekura buroo por pridemandi. Kaj la buŝharmoniko estis konfiskita kiel atestaĵo pri tento kaj korodo de  Wang Xiaoti al juna generacio. Li skribis en taglibro: 'La ruĝa ŝtipo konigis sian nevon al mi,kaj ankaŭ tiu estas ruĝa ŝtipo,kaj havas strangan nomon Buŝo.' Sen taglibro de Wang Xiaoti,ankaŭ via patro estus implikita.
   "Eble 
Wang Xiaoti intencis tion skribi",diris nia nevo.
   "Ankaŭ via boavinjo tiel supozis. Por protekti ŝin,
Wang Xiaoti intrige postlasis la taglibron. Tial hieraŭ vepere ŝi diris,ke li kaj pereigis ŝin,kaj savis ŝin."
   Sinjoro Sugitani,mia nevo interesiĝis pli pri la procedo de la perfida forflugo de 
Wang Xiaoti. Li admiris pro la eminenta flugarto de Wang Xiaoti. Li diris,ke kiam avio "Q-5" flugas 5 metrojn super maro en rapideco de 800 kilometroj po horo,ĝi facile falos en la maron en malgrandega ekarto. Tiu ulo vere estis talenta kaj kuraĝa! Li estis ĉiavetera aviadisto. Antaŭ sia forfuĝo,kiam li faris ekzercadon super nia vilaĝo,li ofte faris admirindan movon. Tiam ni diris,ke dum la flugekzercado li ofte plonĝis en la kampon de akvomelono oriente de la vilaĝo,prenis akvomelonon kaj soris en nubaron."
  "Ĉu vere li estis premiita per kvin mil taeloj da oro en Tajvano?" min demandis la nevo.
  "Ŝajne vere. Sed eĉ dek mil taeloj da oro ne valoras. Vi ne enviu tion. Ĉu mono,ĉu belulino,ĉio estas vanta kiel fumo. Nur patrolando,honoro kaj familio estas la plej valoraj."
  "Ho onklo,kiel komika vi estas! Kia epoko estas la nuna,kaj vi ankoraŭ ripetas tiajn vortojn? diris la nevo. 
  
   

[此贴子已经被作者于2014-6-16 10:33:01编辑过]
ip地址已设置保密
2014/6/16 10:32:16

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询