dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La nigra galero (3)

您是本帖的第 990 个阅读者
平板 打印
标题:
La nigra galero (3)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La nigra galero (3)
"Vi revas malgajajhojn, kapitano! Sed diru do, chu vi estis en
Madrido en tiuj eterne memorindaj tagoj?"

"Jes!"

"En tiu glora jaro, kiam la granda princo reakiris al ni Antverpenon?"

"Jes!"

"Sekve vi kun _Aleksandro Farnese_ eniris en la urbon kiel venkinto?
Ho, vi felichulo!"

"Ne", diris la maljuna militisto malgaje. "Mi ne estis en la triumfa
procesio; oni estis ordoninta al mi ion alian, pri kiu oni tiam
enviegis min en la tendaro. Mi estis la viro, kiun sendis la kuragha
princo kun la novajho pri la kapitulaco de la urbo che _Don Filipon_
-- Dio estu favora al lia animo!"

"Vi? Vi, kapitano _Jeronimo_, alportis tian raporton al la regho; --
ho, trifoje felichulo! Mi petas, rakontu pri tio, char ni ja ankorau
ne rajtas forlasi la remparon."

La aliaj oficiroj de la garnizono estis iom post iom proksimighintaj
al la estro kaj al la kapitano; nun ili formis kiel atentaj
auskultantoj rondon chirkau ilin ambau. Ne estis oftajho,
rakontigi la maljunulon _Jeronimo_.

"Kion diri pri tio?" komencis la kapitano. "En la nokto de la kvara
ghis la kvina septembro dekkvincent okdekkvin mi haltigis mian
senspiran chevalon antau la kastelo Madrida -- mi naskighis en la
urbo, kaj tamen mi diras al vi, sinjoroj, ke mia koro frapegis,
reaudante denove la bruon de la rivero _Manzanares_. Mi antau
nelonge estis revinta pri ghia mughado sufiche ofte en la milita
hospitalo dum la vundfebro. Kaj la celo atingita, la fiera
sendajho, kiun mi portis, la atendado de fableca rekompencado, kiun
mi revis, rondpushis pli vigle la sangon en la vejnoj. Mallumo kaj
tomba silento kushis sur la kastelo kaj la urbo; la hierauan tagon,
kiel mi poste audis, estis okazinta granda _autodafe, kaj la
loghantaro fordormis la festan konfuzon -- chio dormis, ech la regho
_Don Filipo_. La gardostarantoj levis la partisanajn pintojn kontrau
mia brusto, en la momento, kiam mia senfortigita chevalo falegis sub
mi sur la pavimon. Mi same kiel mia chevalo estis senspira kauze de
la antaua sovagha rajdado, sed estis ankorau sufiche forta por
spiregparoli: 'Leteroj el Flandrujo, leteroj por la regho! Leteroj de
la princo _Aleksandro de Parma_! Venko!' -- La armiloj mallevighis,
korteganoj alkuris, demandis min, kaj poste mi estis gvidata tra la
haloj de la kastelo al la dormchambro de nia sinjoro. Mia koro
ektremis kiel miaj lacegaj membroj. Ennubighis antau miaj okuloj,
kiam en la regha dormchambro mi genufleksis antau la lito de la
regho kaj prezentis al li la leteron de la granda princo. Apogita sur
la kubuto, nia sinjoro, _Don Filipo_, rompis la sigelon, tralegis per
siaj akraj timemaj okuloj -- la supera chambelano tenis la oran
lampon -- por eterne mi ne forgesos la vizaghon de la regho, ne la
tremon, kiu superfluis la flavetpalajn trajtojn. Alten li levighis de
sia kushejo, maldika kaj malforta kaj elpushis vokon, kiu preskau
estis krio:

'Antverpeno kaptita, Antverpeno estas kaptita.'

ip地址已设置保密
2014/8/2 20:43:50

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询