dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La nigra galero (7)

您是本帖的第 3240 个阅读者
平板 打印
标题:
La nigra galero (7)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La nigra galero (7)
En triumfo oni alportis la strangan shipon al _Amsterdam_, kaj tie
lau tiu modelo simila veturilo estis konstruata kaj armata per la
plej kuraghaj koroj kaj manoj. Minacante nigra estis ghia koloro kaj
sufiche baldau la "Nigra Galero" farighis terura por la hispanoj kaj
la admiralo _Federigo Spinola_. La spekulacio de la Ghenovano de tiam
ne plu estis tiel profitdona kiel en la komenco. --

Do, la Nigra Galero ne estis fantoma shipo, sed ajho de fero kaj
ligno, kaj ghia shiparo ankau ne estis fantomaro. Estajhoj el karno
kaj sango rampis inter la shnuregoj, direktis la velojn, sharghis
la turnpafilojn, bruligis la mechajhojn, kaptis la malamikajn shipojn
kun la sovagha kriego:

"Prefere turko ol fipapano." -- -- --

Pri la Nigra Galero interparoladis la loghantaro sur la placoj kaj en
la stratetoj de la granda komercurbo Antverpeno, kaj chiu najbaro
pretendis scii plian detalon pri la famo, ke la bonega remshipo, la
Immakulata Koncepcio, en la hieraua nokto per la zeelandanoj estis
krevige alten jhetata.

Poste pli kaj pli vesperighis; densa nebulo supreniris de la Skeldo
kaj kushighis sur la tutan urbon Antverpenon. La kajaj lumoj briletis
rughete tra la vaporplena aero, gutetoj falis de la shnurajho de la
galeono _Andrea Doria_, ankrighinta sub la muroj kaj domoj apud la
kajo, kaj sur kies ferdeko la shipestro _Antonio Valani_, junulo de
chirkau tridek jaroj, kovrita per sia mantelo pashis chi tien kaj
tien, dum la ondoj de la rivero mallaute plaudante chirkaulavis la
ventron de la shipo, kaj de la kajo kaj de la urbo surde la bruego de
la vigla loghantaro chi-transen zumis.

Jhus la shipestro haltigis la marshon kaj fikse rigardis la lumojn de
la urbo brilantajn super la muro, kiam aperis apud lia flanko lia
leutenanto _Leone della Rota_, eljunagha amiko el la _Strada
Giulia_, kaj metis sur lian shultron la manon:

"Tiel meditema, Antonio?"

La alparolito preskau terurite alten rigardis.

"Ha, estas vi, _Leone_? Nun chu vi alportas novajhon de ekstere?"

"Jes, sed bedaurinde malbonegan. Ghi venis de la fortikajheto
_Liefkenhoek_ al la admiralo; la afero de la pasinta nokto certighis.
La "_Immacolata_'n" forprenis la diablo, shipon kaj shipistaron,
viron kaj muson. Nur la kajutisto apud la fortikajheto _Bats_ sur
malplena akvobarelo viva rajdis al la tero. Jen estis granda ghojo
inter la herezuloj, kaj la zeelandaninoj, -- malbelegaj estajhoj,
Antonio -- sekigis delikate la knabon kaj kun dimalbenata komplimento
sendis lin tien chi al lia moshto la guberniestro. Ili havas lin
supre sur la citadelo; nun, eble ni baldau ekscios ion per la
admiralo."

ip地址已设置保密
2014/8/22 9:54:42

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06201 秒, 4 次数据查询