《青春之歌》
杨 沫 著
杨永森 译
柴门霍夫世界语大学
ilin 发布
1.1
Frumatene,sur la vasta kaj verda kamparo kuris orienten trajno laŭlonge de la fervoja linio de Beiping al Shenyang. Densaj plantaĵoj,brilaj riveretoj,flavaj terkabanoj,rekte starantaj stangoj de telegrafo ... fulme forrapidis preter la fenestroj de la vagonaro,ĉe kiuj sin apogis pasaĝeroj por ĝissate enspiri la freŝan aeron. Enuigitaj de la rigardado eksteren,la pasaĝeroj malrapide deturnis la kapon;iuj oscedis,aliaj serĉis interesaĵojn en la vagono. Nelonge poste,la rigardoj estis altiritaj de malgranda pakaĵo,kiu konsistis el amaso da muzikiloj,ĉirkaŭvolvitaj per blanka silka tuko. Ĉu ĝi apartenas al iu muzikilvendisto? La pasaĝeroj ekturnis sian atenton al la mastro de la pakaĵo. Ne estis komercisto,sed ĉirkaŭ 18-jara studentino,kiu gardis la muzikajn instrumentojn. Ŝi portis blankan robon longan ĝis la genuoj,blankajn ŝtrumpetojn kaj blankajn kaŭĉukŝuojn,kun blanka naztuko en mano: ĉio blanka. Ŝi sidis sola sur ligna kanapo ĉe angulo de la vagono kaj najlis sian rigardon eksteren tra fenestro. Sur ŝia paleta vizaĝo brilis paro da grandaj kaj nigraj okuloj. Tiu ĉi simple vestita,senakompana kaj bela knabino tuj fariĝis centro de la atento de la pasaĝeroj,precipe de la viroj,inter kiuj komencis zumi flustroj. Sed ŝajnis,ke la studentino nenion vidas,nenion perceptas; ŝi longe enprofundiĝis en sensenta meditado.