2.5.1
Sceno V.
Ĥlestakov, sola.
Ĥlestakov.----Estas tamen malbone, se li absolute nenion donos manĝi. Mi tiel volas manĝi, kiel mi ankoraŭ neniam volis. Eble el la vestoj ion forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon? Ne, jam pli bone estas iom malsati, sed veni hejmen en Peterburga kostumo. Estas domaĝe, ke Joĥim ne donislue kaleŝon; estus bone, diabio ĝin prenu, veni hejmen en kaleŝo, alruliĝi tiel en diabla maniero al ia najbaro-bienhavanto rekte al la perono, kun lanternoj, kaj Osipo havi malantaŭe vestitan per livreo. Nu, mi prezentas al mi, kiel ĉiuj ektumultus! “Kiu li estas, kio ĝi estas?” Kaj la lakeo eniras (Sin rektigante kaj prezentante lakeon):“Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov el Peterburgo, vi ordonas akcepti?” Ili, kampaj simpluloj, eĉ ne scias, kion signifas “ vi ordonas akcepti”. Ĉe ili, se alveturas ia dika bienhavanto, li simple sin puŝas, la urso, rekte en la salonon. . . Al ia beleta filineto mi alirus: “ Fraŭlino, kiel mi. . .” (Frotas la manojn kaj salutstrekas per la piedo.) Fi! (Kraĉas.) Eĉ naŭzas, tiel forte mi volas manĝi.