3.3
Kiam la armeo enpaŝis la limlandon de Hupej provinco,la batalfervoro de la soldatoj treege altiĝis,sed samtempe ankaŭ naskiĝis nepercepteble transformiĝo en ilia penso. Ŭang Cun estis malalta dika viro,kies ronda vizaĝo,brunigita de la suno,ŝajnis fulgonigra subo de kaldrono. Ĝi estis prisemitaj de ruĝaj ŝvelaĵetoj dank' al la moskita mordo kaj ŝvita saturado dum la lastaj tagoj. Kuraĝo kaj agemo estis la ĉefaj trajtoj de lia karaktero. Sed tia obstinulo,kies penso ne konis turniĝon. En la komenco de la mobilizo li estis unu el tiuj,kiuj decidis senŝancele marŝi suden por plenumi la gloran taskon ordonitan de Prezidanto Maŭ. Dum la enketo pri la penso de batalantoj,kiam iu priskribis,ke en la sudo estas tiel varmege,ke oni povus baki farunaĵon sur la muro,li ekstaris kaj protestis:
"Vi ŝercas! Mi ne kredas,ke oni povas baki farunaĵon sen fajro. Kien ne marŝis la armeo de Prezidanto Maŭ? Ĉu vi ne memoras la kanton:
"Kaj en akvo ni ne dronos,
Kaj en fajro ni ne brulos!"*
----
*Kaj en akvo k.t.p.: el la fama kanto 'Nin ne tuŝu!' verkita de soveta poeto V. Ljebjedjef-Kumaĉ.