3.3.1
Sceno III.
ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.
Anna Andrejevna.----Nu, Manjo, ni devas nun okupi nin per la tualeto. Li estas ĉefurba subjekto. Dio gardu, ke li ion ne moku. Por vi estas plej konvene surmeti vian bluan veston kun la malgrandaj falbaloj.
Marja Antonovna.----Fi, panjo, la blua! Ĝi tute al mi ne plaĉas; kaj fraŭlino Ljapkin-Tjapkin portas bluan, kaj la filino de Zemlanika ankaŭ portas bluan. Ne, pli bone mi metos la florkoloran.
Anna Andrejevna.----La florkoloran! . . . Estas certe, ke vi diras nur por fari spite. Ĝi estos por vi multe pli bona, ĉar mi volas surmeti la pajlokoloran; mi tre amus la pajlokoloran.
Marja Antonovna.----Ha, panjo, por vi pajlokolora ne estas alkonvena!
Anna Andrejevna.----Por mi pajlokolora ne estas alkonvena?
Marja Antonovna.----Ne estas; mi vetas, kion vi volas, ke ne estas: por tio estas necese, ke la okuloj estu tute mallumaj.
Anna Andrejevna.----Jen bone! kaj ĉu miaj okuloj ne estas mallumaj? plej mallumaj ili estas. Kian sensencaĵon ŝi parolas! Kiel do ili estas ne mallumaj, se mi sortodivenas por mi ĉiam per trefa damo?
Marja Antonovna.----Ha, panjo, vi estas pli ĝuste kera damo.
Anna Andrejevna.----Absurdo, plena absurdo! Mi neniam estis kera damo. (Rapide foriras kune kun Marja Antonovna kaj parolas post la scenejo.) Kion ŝi subite imagas! kera damo! Dio scias, kio! (Post ilia foriro malfermiĝas la pordo kaj Miŝka enĵetas tra ĝi balaaĵon. El alia pordo eniras Osip kun valizo sur la kapo.)