dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 世界语高等新读本La Nova Krestomatieto de Esperanto

您是本帖的第 5635 个阅读者
平板 打印
标题:
世界语高等新读本La Nova Krestomatieto de Esperanto
eamo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:100
积分:1089
门派:无门无派
注册:2006年7月8日
 用支付宝给eamo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eamo

发贴心情

LA  LASTA  GLASO  DE  VINO

Karlo XII, reĝo de Svedujo, multe drinkadis kaj ofte estis ebria. Iam, en sia ebria stato, li akre ofendis sian patrinon. La sekvintan tagon, resobriĝinte, li konsciis pri sia hieraŭa bedaŭrinda ago, kaj li decidis ĝin ripari.

Ĉe la tagmanĝo, li alportigis al si unu glason da plej bona vino. Li stariĝis, levis alten la glason, kaj kvazaŭ toste, solene deklaris, ke jen li nun, per tiu ĉi glaso, adiaŭas por ĉiam al la drinkado.

Kaj tiam li eltrinkis la vinon el la glaso, la lastan dum sia vivo. Li brave plenumis sian promeson.

... Kiel bone povas regi milionojn da homoj tiu, kiu povas regi sin mem!

 

KIU  EL  VI

Sinjoro Maltraff Ŝanceliĝis: li ne povas scii, ĉu F-ino Manjo estas F-ino Sonjo, aŭ ĉu F-ino Sonjo estas F-ino Manjo. Efektive la dubo estas ebla, tial ke la du fratinoj tro similas unu la alian, ke cetere ili estas samaĝoj, ĉar ili estas dunaskitinoj.

Ian tagon S-ro Maltraff ekvidis unu el tiuj fraŭlinoj; li sopozas, ke ŝi estas F-ino Manjo, sed li ne estas certa. Li do decidis, ke li tuj eliros el tiu ĝenanta konfuzo. Li aliros al la junulino, kaj ĝentile salutinte, li parolas:  Pardonu, fraŭlino, havu la bonecon diri al mi, ĉu mi troviĝas antaŭ vi aŭ antaŭ via fratino?La junulino moke rigardas lin kaj respondas:  Antaŭ mi, sinjoro. —Malgraŭ tiu preciza klarigo, S-ro Maltraff ankoraŭ ofte demandas sin, ĉu F-ino Manjo estas F-ino Sonjo, aŭ ĉu F-ino Sonjo estas F-ino Manjo.

 

MANĜEGEMO  DE  ARANEOJ

Laŭ la fama angla scienculo Johano Lubbock, konata kiel esploristo pri la vivmaniero de insektoj, la araneoj estas tre manĝegemaj. Jen kurioza konkludo pri tio ĉi:

Plenkreska homo, laŭ sia pezo, proporcie al la pezo de laraneoj, devus manĝi dum unu tago, kompare kun la memnutrado de tiu insekto: du tutajn bovojn, dektri ŝafojn, dek porkojn kaj kvar bareletojn da fiŝoj.Bonan apetiton.

 

FORTA  MALKOMPRENO

Johano, vilaĝano, vizitis sian kuzon loĝanta en la ĉefurbo. La kuzo kaj lia edzino kun granda ĝojo akceptis lin, kaj ili faris ĉion eblan, por ke lia restado ĉe ili estu kiel eble plej agrabla.

Johano spertinte la grandan gastamon, sentis sin tre bone ĉe ili, kaj tute ne pensis pri reiro en sian hejman vilaĝon. Tion la kuzaj geedzoj baldaŭ rimarkis sed ili nenion diris al Johano, kies longa restado komencis esti iom malagrabla al ili.

Kiam la restado de Johano jam fariĝis tiel longa, ke ĝi tedis ilin, la bokuzino ĝentile aludis al li pri foriro, dirante:

Ĉu vi ne pensis, kara bokuzo, ke via edzino kaj viaj infanoj jam enuas pro tio, ke vi ne estas inter ili?

Jes,vere,respondis Johano,Vi estas prava; donu do al mi skribilaron, mi tuj skribos al ili, ke ankaŭ ili venu ĉe vi.

ip地址已设置保密
2016/4/15 9:00:52

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询