此主题相关图片如下:
Mesagxo de Sceto (2007-12-05) pri epizodo en la 7-a Cxina Kongreso de Esperanto (CxKE).
PUGO DE LA "SERVISTOJ DE POPOLO"
Nemalmultaj cxinaj sxtatoficistoj, cxu kun alta aux nealta rango, ofte emas nomi sin "servisto de popolo". Kaj, sub multjara edukado de la Partio, ili havis la komunan konsenton ke "Servi al la popolo" estas sia plej alta misio. Do, probable ne ekzistas ia escepto por tiuj kiuj profesie laboras nun en la pekina sxtata Esperanta institucio; precipe hodiaux, kiam tre popularigxis la alvoko de la Parto pri "batali kontraux koruptigxo kaj akceli al bonvirta konduto de sxtatoficistoj" kaj la instrukcio far HU Jintao pri la "Ok honoroj kaj ok hontoj", ecx tiuj kun granda emo pavi kiel burokrato, ankaux devas vole nevole iom sin bridi.
Laux gxenerala jugxo, Esperanta institucio estas jamen-o (oficejo) de klara akvo. En la rondoj de Esp-istoj, la plejparto da homoj estas honestaj inletektuloj. Por cxeesti Esp-ajn kunvenojn ili cxiam emas redukti la elspezojn. Cxifoje, dum la preparado de la 7-a CxKE, s-anoj de Guangdong-a Esp-Asocio (GEA, LKK de la 7-a CxKE) cerbumadis cxiamaniere por sxpari elspezon. Kiam ili antauxmendis flugbiletojn por la gvidantoj de CxEL, ili kiel eble sercxi rabatajn biletojn kaj bonorde arangxis cxion. Sed okazis io ne( aux jes)kutima. Estas du estroj (iu aganta vicprezidanto de CxEL kaj la cxefsekretario de CxEL) sentas malkontenton , opiniante ke flugo per rabata bileto en ordinara kajuto estas ofendo al ilia honora rango. Ili telefonis al gvidanto de GEA, insiste postulas ke ili flugu ekskluzive nur en la luksa kajuto de honorindaj gastoj. La gvidanto de LKK bonkore persvadis admone. Sed la du gvidantoj de CxEL mem trovis la telefon-numeron de la koncerna aviada kompanio, nuligis la antauxmenditajn biletojn kaj sxangxe mendis por si la sidlokojn en la unuaranga kajuto. Sed tiukaze la aviada kompanio redonis nur duonan pagon, kaj la prezo de la bileto por la unuaranga kajuto estas ne nur senrabata, ecx kun plia krompago de duona bileto, do multe da disipo damagxis al LKK nur pro ilia pavemo de altranguloj.
De tiu epizodo mi sentas ke tre malfacile estas agi en la spirito de "batali kontraux koruptigxo kaj akceli al bonvirta konduto de sxtatoficistoj" alvokata de la CK de CxKP! Cxu ili, la du fiagemaj gvidantoj de CxEL ankaux rajtas nomi sin "servistoj de popolo" kaj ke ili laboras "por servi al popolo"?
Esperantistoj estas "kiuj esperas". Do ni esperu, ke tiuj du estroj, la vicprezidanto kaj la cxefsekretario de CxEL, kiuj rigardas sin mandarenoj sidantaj multe pli superaj ol plebanoj, cxu vi ankaux iam refoje lernu la instruon pri "la ok honoroj kaj ok hontoj"!
Leginte mian mesagxo, mia amiko Micxino versis suban cxineskon: