Kial oni elektas militon? (Sopir-al-sudo)
Jadranka Miric (Serbio)
Kial oni elektas militon?
--laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo
Milito.
Danĝera vorto.
Kunportas malfeliĉon.
Pere’ en ĉies korto.
Tragika sorto.
Metodo
mire varias.
Iam palisumi, nun
satelite magias.
Popolo pias.
Invado
sur batalkampo.
Kaduka soldataro.
Bruletas krucolampo.
Surda homrampo.
Milito
min sathororas.
Sen indulgo longtempe.
Malamo tre doloras .
Dom’ ĉies ploras.
Preĝoj por
malnova ponto,
tuj malamon forigas .
Depresio pro honto
je fia konto!