dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 发布水平较高的世译汉、汉译世,或双语对照的作品。达不到要求的作品将被转移至“写作和翻译习作专区”。
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区翻译作品发布区 Publikejo de bonkvalitaj tradukoj → Zhu Ziqing: Printempo

您是本帖的第 3121 个阅读者
平板 打印
标题:
Zhu Ziqing: Printempo
laoyuan
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:标准世界语者
文章:5
积分:224
门派:无门无派
注册:2008年1月26日
 用支付宝给laoyuan付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给laoyuan

发贴心情
Zhu Ziqing: Printempo

Verkis Zhu Ziqing

Elĉinigis Laoyuan

Mi sopiras kaj sopiradas. Alvenas la printempa venteto kaj proksimiĝas la printempaj paŝoj.

Ĉio malfermas siajn okulojn kun plezuro, kvazaŭ ĵus vekiĝinte. Klariĝas kaj malsekiĝas la montoj, leviĝas la akvo kaj ekradias la vizaĝo de la suno.

Herbetoj elŝovis el la tero preteratendite, aperante delikataj kaj verdaj. Ili etendiĝas ĉie en la ĝardeno kaj kampoj se vi rigardas foren. Ili tie sidas, kuŝas, sin rulas, ludas piedpilkon, vetkuras kaj ĝuas kaŝludon. La venteto trapasas senbrue kaj la herbetoj estas molaj.

Persikarboj, abrikotarboj, pirarboj -- ĉiuj konkuras inter si por havi plenan floradon. Tiuj floroj estas ruĝaj kiel fajro, rozaj kiel krepuskruĝo kaj blankaj kiel neĝeroj. La floroj dolĉe gustas; kaj se vi fermas la okulojn, vi sentas, kvazaŭ la arboj jam pleniĝus de persikoj, abrikotoj kaj piroj! Sub la floroj zumas centoj da miloj da abeloj, kaj flugas tien kaj reen diversspecaj papilioj. Ĉie videblas sovaĝaj floroj kiuj, diversaspektaj, kun aŭ sen nomoj, disiĝas ene de densaj herboj, palpebrumante kiel okuloj aŭ steloj.

"La vizaĝon karesis salika venteto nemalvarma*)", ĝuste kiel patrino karesas vin per mano. La vento alportas la guston de plugita tero, miksiĝante kun tiu de verdaj herbetoj kaj ankaŭ agrabla odoro de diversaj floroj -- ĉio ĉi fermentas en humideta aero. Birdoj metas siajn nestojn inter diverskoloraj floroj kaj delikataj folioj kaj, ekĝojinte, invitas siajn amikojn por parademe elflui el siaj kristalaj voĉoj belajn melodiojn, kiuj respondas al la facila venteto kaj fluanta akvo. Tiam ankaŭ laŭte sonas tuttage la fluteto de knabo sidanta sur la dorso de bovo.

Ofte videblas la pluvo, kiu certe daŭras du aŭ tri tagojn se ĝi falas. Sed vi ne devas ĉagreniĝi. Vidu! La pluveroj falas aŭ kiel bovharoj aŭ kiel porbrodadaj kudriloj aŭ kiel maldikaj fadenoj dense, oblikve trikitaj. La tegmentojn de loĝdomoj vualas maldikaj fumoj. La folioj tamen estas brilete verdaj kaj herbetoj okulfrape verdaj. Ĉe vesperiĝo eklumiĝas la lampoj, iomete de kies lumo reliefigas kvietan kaj pacan nokton. En la kamparo vilaĝanoj tenantaj ombrelojn promenas sur vojetoj aŭ apud ŝtonaj pontetoj; estas ankaŭ tiuj, kiuj laboras en la kampoj, portante pajlajn pluvmantelojn sur siaj ŝultroj aŭ bambuĉapelojn sur siaj kapoj. Kvietas iliaj kabanoj kun pajlaj tegmentoj dise kuŝante en la pluvo.

Iom post iom multiĝas kajtoj sur la ĉielo kaj ankaŭ multiĝas geknaboj sur la tero. Kaj en la urboj kaj en la kamparo, ĉiuj, ĉu junaj ĉu maljunaj, eliris el siaj domoj, kvazaŭ ĉasante la tempon. Ili sin malrigidigas kaj vigligas; ĉiu faras sian propran laboron. "Printempo gravas por la tutjara laboro." Ĉe la ĵusa komenco troviĝas sufiĉe da tempo kaj espero.

Printempo estas kvazaŭ nove naskita bebo, kiu estas nova de la kapo ĝis la piedoj.

Printempo estas kvazaŭ belega knabineto, kiu iras, ridetante.

Printempo estas kvazaŭ fortika junulo, kiu, kun fereskaj brakoj, talio kaj piedoj, gvidas nin antaŭen.

(El Zhu Wenshu: Ĉinlingva Legolibro por Mezlernejanoj, Volumo I, julie 1933)

-----------------------------

*) La origina poemo de Zeng Zhinan (Sud-song dinastio):

Jueju

En l' ombron de arbego haltiginte la boaton,

Mi trapasis ponton orienten, apogate per bastono.

Abrikotflora pluvo apenaŭe malsekigis la veston,

La vizaĝon karesis salika venteto nemalvarma.

[此贴子已经被作者于2008-4-11 10:56:01编辑过]
ip地址已设置保密
2008/3/8 11:18:06

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04297 秒, 4 次数据查询