dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 发布水平较高的世译汉、汉译世,或双语对照的作品。达不到要求的作品将被转移至“写作和翻译习作专区”。
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区翻译作品发布区 Publikejo de bonkvalitaj tradukoj → 一场决斗(Lin Leming)

您是本帖的第 3756 个阅读者
平板 打印
标题:
一场决斗(Lin Leming)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
一场决斗(Lin Leming)

                                       Unu Duelo

                                               Verkita de Maupassant


 
La milito finiĝis; la germanoj okupis la Francion; la lando tikis kiel gladiatoro venkita, falinte ĉe la genuoj de la venkinto.
La unuaj trajnoj de panika, malsata kaj malespera Parizo elveturis, malrapide tratranĉis la kamparojn kaj la urbojn, kaj alrulis al novaj landlimoj. La unuaj vojaĝantoj rigardis tra la pordoj de vagonaro la ruinigitajn ebenaĵojn kaj la bruligitajn vilaĝojn. Antaŭ la pordoj de tiuj restantaj domoj, prusaj soldatoj, kiuj portis nigran kaskon kun kupra pinto, rajdante sur seĝoj, fumis pipon. Aliaj laboris aŭ babilis kiel hejme. Kiam la trajno preterpasis la urbojn, oni vidis la tutan regimentojn da soldatoj manovris sur la placoj. Kaj malgraŭ la granda bruado de radoj, ankoraŭ aŭdiĝis de tempo al tempo raŭka ordonado.
S-ro Dubuis, kiu iam aliĝis al la nacia armeo de sindefendo de Parizo sieĝita dum la tuta tempo, iris al Svislando por intervidiĝi kun siaj edzino kaj filino, senditaj pro diskreteco al la fremdlando antaŭ la invado.
La malsato kaj laciĝo neniom malgrandigis la grasan ventron de la riĉa kaj pacama komercisto. Li estis elteninta la terurajn eventojn kun dolorega rezignacio kaj malbenis nur per akraj frazoj la barbaraĵon de homaro. Nun la milito finiĝis, li alvenis al landlimo. Li unuafoje vidis prusojn, kvankam li estis plenuminta sian devon sur la remparo kaj gardostarinta multfoje en la frosta nokto.
Li rigardis kun kolera teruro4 ĉi tiujn armitajn kaj homojn kun barboj restis sur la tero de Francio kvazaŭ en sia lando, kaj li sentis, ke en la koro estis senpova patriotisma vervo, kaj ke li havis fortan bezonon por sagace sin protekti, novan instinkton kiu eĉ momente ne povis deiris de ni.
En lia vagono estis du angloj venintaj al Francio por viziti. Ili rigardis per siaj trankvilaj kaj scivolemaj okuloj. Ili ambaŭ estis grasaj kaj babilis en sia lingvo de hejmlando. Iutempe ili tralegis sian gvidlibron kaj laŭte voĉlegis5, pene rekonis la lokojn indikitajn.
Subite, la trajno haltis ĉe la stacidomo de malgranda urbo. Prusa oficiro suriris per la vagona eskalo de du ŝtupoj ,6 kun granda tintado de sia sabro. Li estis altstatura, preme vindita en sia uniformo, kun barbo sur la tuta vizaĝo etendiĝanta ĝis la okuloj. Lia ruĝaj haroj similis al flamo, kaj liaj longaj lipharoj, pli iom malhelaj, etendiĝis de du flankoj de la vizaĝo, kiun ili transverse tranĉis7.
La angloj tuj kontemplis kun rideto pro kontenteco de sciemo al li, tiam s-ro Dubuis ŝajnigis legs ĵurnalon. Li kuntiriĝis en angulo, kiel ŝtelisto antaŭ policano8.
La trajno startis denove. La angloj daŭre babilis, serĉis la precizan lokon de militoj; kaj subite, dum unu el ili la brakon etendis malproksimen, montrante vilaĝon, la prusa oficiro diris france, etendante liajn krurojn kaj retrokliniĝante la dorson9.
“Mi mortigis dek du francojn en la vilaĝo, kaj kaptis pli ol cent homojn.”
Kun granda intereso, la angloj tuj demandis:
“Ah! Kiel nomiĝas la vilaĝo?”
Li respondis: “Pharsbourg10.”
Li daŭrigis, “Mi ekprenis tiujn francajn trivialulojn je la oreloj11 kaj tute kaptis ilin.”
Rigardante al s-ro Dubuis, li arogante ridis kun larĝigita buŝo en sia barbego12.
La trajno ruliĝis, trapasante sinsekvon da vilaĝoj okupitaj. Oni vidis la germanajn soldatojn laŭ la vojo, ĉe la bordo de kampoj. Ili staris babilante en angulo de bariloj aŭ ĉe la pordo de la kafejoj. Ili, kiel la akridoj de Afriko, kovris la teron13.
La oficiro etendis la manon kaj diris, “Se mi komandus, mi jam delonge okupus Parizon, kaj bruligus ĉion, kaj mortigus ĉiujn homojn. Francio jam delonge ne ekzistus!”
La angloj, pro ĝentileco, simple respondis, “Ah! Jes.”
Li daŭrigis, “Post dudek jaroj, la tuta Eŭropo tute apartenus al ni. Prusujo estus pli forta ol ĉiuj aliaj landoj.”
La angloj, maltrankvilaj, ne respondis plu. Iliaj vizaĝoj fariĝis senesprimaj, ŝajnante vakso inter iliaj longaj vangbarboj. Tiam la prusa oficiro ekridis. Kaj ĉiam retrokliriĝante la dorson, li mokridis. Li mokridis pri la disfaligita Francio, kaj insultis la venkitajn malamikojn. Antaŭ nelonge li ankaŭ mokridis pri la venkita Aŭstro, pri senforta kaj vana defendado de ĉiuj provincoj, kaj pri franca volontul-armeo kaj neutila artilerio. Li anoncis, ke Bismarck14 muldus urbon el fero per la kaptintaj kanonoj. Kaj li subite metis siajn botojn kontraŭ la femuron de s-ro Dubuis, kiu deturnis la okuloj, ruĝiĝinte ĝis la oreloj.
La angloj fariĝis verŝajne indiferentaj al ĉio, kvazaŭ ili abrupte estus fermita en sian insulon, for de bruoj de la mondo.
La oficiro eltiris sian pipon, kaj fiksrigardinte la francon, “Ĉu vi havas tabakon?”
S-ro Dubuis respondis, “Ne, s-ro!”
La germano aldonis, “Bonvolu iri aĉeti iom da tabakoj kiam la trajno haltos ĉe la stacidomo.”
Kaj li denove ridis, “Mi donos al vi trinkmonon.”
La trajno fajfis, malakcelis sian veturadon. Ĝi malrapide pasis antaŭ la nebruligitaj konstruaĵoj de stacidomo, kaj poste tute haltis.
La germano malfermis la pordon de vagono, kaj prenante s-ron Buduis je la brako, diris, “Iru aĉeti por mi, rapide, rapide!”
Taĉmento da prusaj soldatoj garnizonis en la stacidomo. Aliaj soldatoj rigardis foren starante ĉe ligna barilo. La lokomotivo jam fajfis por ekveturi denove. Tiam, s-ro Dubuis abrupte saltis sur la kajon, kaj malgraŭ ke ĉefo de stacidomo geste haltigis lin, li hastege entrudiĝis en la najbaran kupeon.
Li estis sola! Kun bateganta koro, li do malbutonumis sian veŝton, kaj li deviŝis ŝiviton de la frunto, spiregante.


La trajno haltis denove en stacidomo. Kaj subite la oficiro aperis ĉe la pordo de vagono kaj tuj sekvis lin suriri la vagonon. Du angloj kaptiĝis per scivolemo. La germano sidis antaŭ la franco, kaj diris ĉiam ridante, “Ĉu vi ne volas fari aĉeton por mi?”
S-ro Dubuis respondis:
“Ne, s-ro!”
La trajno ekmoviĝis.
La oficiro diris, “Mi volas eltranĉi vian barbeton por plenigi mian pipon.”
Li etendis la manon al la vizaĝo de sia samsidlokano.
La angloj ĉiam estis aplombaj, fiksrigardante.
Tiam, la germano jam prenis pinĉplenon da barbo permane kaj tiris supren. S-ro Dubuis mandorse faris baton, suprenlevis brakon de sia kontraŭulo15, kaj kaptis lin permane je la kolumo, premis lin sur la benkon. Poste, li eksplodis de furiozo, kun tempioj ŝvelantaj kaj okuloj plenaj de sango. Premante lian kolon per unu mano, li tutforte batadis sur lia vizaĝo per alia pugniĝanta mano. La pruso laŭeble baraktis, volante eltiri sian sabron kaj ĉirkaŭpremi sian kontraŭulon kuŝantan sur li. Sed s-ro Dubuis lin premis per sia peza ventrego, kaj frapadis, senripoze frapadis, senĉese frapadis, sen scii kien falis liaj batoj. La sango elfluis. La germano, kies kolo estis strangolita, senĉese spiregis, kaj elkraĉis siajn dentojn. Li provis deĵeti ĉi tiun furiozan dikulon batantan lin, sed utilis neniom.
La angloj staris proksime por ĝue vidi. Plena de ĝojo kaj scivolemo, ili preparis veti por ĉiu gajno aŭ malgajno de la batalantoj.
Elĉerpita pro fortstreĉo, s-ro Dubuis subite stariĝis kaj residiĝis, dirante nenion.
La pruso, kun konsterno kaj doloro, estis momente ĵetita en panikon, tial ne ĵetiĝis atake kontraŭ li. Respirante, li diris, “Se vi ne volas dueli kun mi per pistolo, mi vin mortigos. ”
S-ro Dubuis respondis, “Jes, kiam ajn vi volos, mi tre volas.”
La germano daŭrigis, “Ĉi tie estas la urbo Strasburg. Mi iru venigi du oficirojn kiel atestantojn. Antaŭ la trajno ekmoviĝos, mi ankoraŭ havas tempon.”
S-ro Dubuis, kiu spiregas kiel lokomotivo, diris al la angloj, “Ĉu vi volas servi kiel atestantoj?”
Du homoj samtempe respondis, “Oh! Jes!”
Kaj la trajno haltis.
Dum unu momento, la pruso trovis du kamaradojn, kiuj kunportis pistolojn, kaj ĉiuj ĝisiris la remparojn.
La anglo senĉese elpoŝigis sian horloĝon por rigardi, kaj akcelante siajn paŝojn, faris preparojn, ĉar ili timis, ke ili prokrastas tempon por reveturado de trajno..
S-ro Dubuis tenis neniam pistolpn. Oni lin kondukis al loko fore de sia kontraŭulo je dudek paŝoj. Iu lin demandis, “Ĉu vi estis preta?”
Respondante “Jes, s-ro”, li ĵetis rigardon kaj vidis, ke unu el du angloj malfermas sian pluvombrelon por ŝirmi sin de la suno.
Eksonis komando, “Ekpafu!”
S-ro Dubuis tuj pafis senatente, kaj li ĵetis surprizan rigardon al la pruso staranta en kontraŭa flanko, kiu ŝanceliĝis, levis la brakojn kaj rigide falis sur la ventro. Li estis mortigita de li.
Unu anglo kriis “Ho!” kun vibranta voĉo de ĝojo, de kontentigo de scivolemo kaj de humoro de ĝojiga senpacienco16. La alia, ĉiam tenante sian horloĝon en la mano, ĉirkaŭprenis s-ron Dubuis je la brako, kurante al la stacidomo17.
Pugniĝinte, la unua anglo kuris, kalkulante la paŝojn, kun siaj kubutoj ĉe la korpo.
“Unu, du! Unu, du!”
La tri trotis flankon ĉe flanko, malgraŭ siaj ventroj kiel tiuj groteskaj en ĵurnalo por amuziĝo.
La trajno ekmoviĝis. Ili saltis en vagonoaron. Tiam, demetinte siajn tokojn de vojaĝo, la angloj levis ilin svingante, kaj poste sinsekve kriis trifoje:
“Brave, brave, brave! hura!”
Tuj poste, ili serioze etendis unu post alia la dekstran manon al s-ro Dubuis, kaj ili sin turnis kaj sidiĝis ŝultron ĉe ŝultro en siaj propraj sidlokoj.

 

                                                                  esperantigis Leming Lin

ip地址已设置保密
2008/4/1 18:23:36

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询