dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 发布水平较高的世译汉、汉译世,或双语对照的作品。达不到要求的作品将被转移至“写作和翻译习作专区”。
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区翻译作品发布区 Publikejo de bonkvalitaj tradukoj → 国庆阅兵解说词(国际台)

您是本帖的第 3624 个阅读者
平板 打印
标题:
国庆阅兵解说词(国际台)
lily
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:金牌世界语者
文章:346
积分:3880
门派:绿色
注册:2006年11月23日
 用支付宝给lily付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给lily

发贴心情
国庆阅兵解说词(国际台)

Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, bonan tagon! Ĉi tie estas la placo Tian`anmen en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio. Hodiaŭ ni rekte elsendas al vi mitingon celebran al la 60-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko.

Ĉi tie en la sama tago antaŭ 60 jaroj, Mao Zedong, gvidanto de nova Ĉinio, proklamis al la tuta mondo Ĉinan Popolan Respublikon fondita.

Pasis 60 jaroj. Hodiaŭ, Ĉinio jam disvolviĝis de la malriĉa kaj postiĝinta lando al la 3-a ekonomia ento de la mondo, kaj nun ĝia internacia pozicio pli kaj pli altiĝas.

Okazis granda ŝanĝiĝo en la pasintaj 60 jaroj. Sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio la ĉina popolo konstruas la patrolandon per eksterordinaraj saĝeco kaj kreivo, kaj Ĉinio iom post iom fariĝas riĉa, potenca, demokratia, civilizacia kaj harmonia socialisma lando!

Hodiaŭ diversnaciecaj reprezentantoj el diversaj rondoj de Pekino, tiuj el diversaj provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj, Hongkong, Aomen kaj Taiwan, transmaraj elmigrintaj ĉinoj kaj fremdlandaj amikoj, entute ĉirkaŭ 200 miloj da homoj, mitingas por la 60-jara jubileo de Ĉina Popola Respubliko.

La celebra mitingo okazas sur la placo Tian`anmen, plej granda urba placo en la mondo. Norde de la placo estas la pordego Tian`anmen. Ĝi estis ĉefpordego de ĉina imperiestra palaco. Pasis kelkcent jaroj post ĝia finkonstruiĝo, tamen ĝi restas ankoraŭ pompa kaj grandioza.

Podio de la mitingo estas aranĝita sur la turo de Tian`anmen-pordego. Tie ĉinaj gvidantoj baldaŭ revuos soldatojn kaj ekipaĵojn de la ĉina armeo kaj grandiozan paradon de popol-amasoj.

Centre de la placo Tian`anmen estas la Monumento de Popolaj Herooj, konstruita post la fondiĝo de nova Ĉinio por honori la memoron de tiuj, kiuj dediĉis sian vivon al la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko kaj releviĝo de la ĉina nacio. Sur la monumento estas la surskribo de Mao Zedong "Senmortaj estas la Popolaj Herooj".

Norde de la monumento staras granda portreto de Sun Yat-sen, pioniro de la ĉina demokratia revolucio kaj fondinto de Kuomintango. Komence de la 20-a jarcento sub lia gvidado la ĉina demokratia revolucio renversis la lastan feŭdan dinastion de Ĉinio. Starigo de lia portreto sur la placo jam estas la kutimo okaze de la Nacia Tago kaj aliaj gravaj festoj.

Por krei festan atmosferon oni starigis ĉe du flankoj de la placo 56 ruĝajn kolonojn, kiuj simbolas la unuecon de 56 naciecoj en Ĉinio. Ĉiu kolono pezas ĉirkaŭ 26 tunojn.

Super la placo estas 60 grandaj lanternoj, simbolantaj la 60-jariĝon de Ĉina Popola Respubliko. Ĉe la suda flanko de la placo staras du grandaj elektronikaj ekranoj, kiuj montras pejzaĝojn kaj sloganojn; du aliaj ekranoj staras respective ĉe la orienta kaj okcidenta flankoj de la placo kaj prezentos la spektaklojn de la mitingo.

Nun 80 miloj da junuloj jam venis al centro de la placo. Ili prezentos 41 malsamajn fono-bildojn per diverskoloraj girlandoj. Jam kolektiĝis ankaŭ la milita orkestro konsistanta el 1 500 membroj, la orkestro de naciaj muzikiloj kaj ĥoro kun 2 500 membroj. Ili ludos kaj kantos.

Karaj amikoj, nun ĉinaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Li Changchun, Xi Jinping, Li Keqiang kaj Zhou Yongkang jam ascendis la turon de Tian`anmen-pordego. Sur la turo estas ankaŭ gvidantoj kaj veteranaj reprezentantoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Tutlanda Popola Kongreso, Ŝtata Konsilantaro, Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj Centra Milita Komisiono. La celebra ceremonio baldaŭ komenciĝos.

Liu Qi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Partia Komitato de Pekino, proklamis komenciĝon de la mitingo.

Sur la placo Tian`anmen oni komencis la kanonan salutsalvon. Entute 60 salutsalvoj estas plenumotaj alterne per du grupoj da kanonoj. Ĉiu grupo konsistas el 28 kanonoj. Sume do 56 kanonoj. La ciferoj siaflanke ion simbolas. Jen la 60, 60-an datrevenon de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, dum la 28, la 28-jaran vojon, kiun la Komunista Partio de Ĉinio trapasis ekde sia fondiĝo ĝis la naskiĝo de Ĉina Popola Respubliko, kaj la 56, la 56 naciecojn de Ĉinio.

En la akompano de salutsalvoj la honora gvardio konsistanta el 200 soldatoj ekiris de la Monumento de Popolaj Herooj al la nordo, eskortante la nacian flagon. Trairinte 185 metrojn, la gvardio atingos la flagstangon kaj solene hisos la nacian flagon. Nun sur la placo vidiĝas du ĉinaj ideogramoj "Nacia Tago", kiujn konsistigas 80 000 junuloj per ruĝaj kaj flavaj girlandoj.

Liu Qi: Ĉiuj stariĝu, hisu la nacian flagon kaj kantu la nacian himnon!

Liu Qi: Komencu la armean paradon!

Komenciĝis la solena kaj grandioza armea parado. En la akompano de la majesta Marŝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, la revua aŭto de la marko Hongqi farita de Ĉiniio mem, en kiu staras Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ekveturis al la strato Chang`an.

Hu Jintao: Saluton, kamaradoj! Vi faras penigan laboron.

Armeaj oficiroj kaj soldatoj: Saluton, estro! Ni servas al la popolo.

Ekis la revuo. Akompanate de Fang Fenghui, ĉefkomandanto de la armea parado kaj komandanto de la Pekina Milita Regiono, Hu Jintao komencis revui 44 imponajn kaj majestajn falangojn konsistantajn el tera, mara, aera trupoj kaj la dua artilerio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, trupoj de Popola Armita Polico, milicio kaj rezerva militservo.

La unuaj estas 14 piediraj falangoj, kiuj venis el la tera, mara kaj aera trupoj kaj la dua artilerio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, la Popola Armita Polico, la milicio, la rezerva militservo kaj militaj kolegioj kaj lernejoj. Kompare kun la armea parado okaze de la 50-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko la nombro de partoprenantoj por ĉi-fojo estas pli malgranda, tamen la formacio konsistas el pli multaj armeaj kaj armilaj specoj.

Formacio de la piedira falango spegulas la historion kaj tradicion de la ĉina armeo. Ĉiu el la revuataj trupoj venis de meritoplenaj heroaj trupoj, aŭ modelaj kolektivoj, kiuj elstare plenumis taskojn de kontraŭsisma savado, batalo kontraŭ terorismo, internacia pacprotekto kaj similaj agadoj. Pli ol duono de la revuataj trupoj naskiĝis en la milita periodo.

Oficiroj kaj soldatoj el la revuataj trupoj plejparte estas tre junaj kaj bone edukitaj. 30% de ili estas universitataj diplomiĝintoj. Tio montras, ke la kvalito de ĉinaj oficiroj kaj soldatoj evidente altiĝis pro disvolviĝo de la ekonomio kaj progreso de la militafera transformado kun la ĉinaj trajtoj.

Prezidanto Hu Jintao elkore salutis la revuatajn oficirojn kaj soldatojn: "Saluton, kamaradoj!"

La oficiroj kaj soldatoj respondis: "Saluton, estro!"

Hu Jintao diris plu: "Vi faras penigan laboron!"

Oficiroj kaj soldatoj respondis: "Ni servas al la popolo!"

Sekve, Hu Jintao revuos ankaŭ 30 ekipaĵajn falangojn, gvidatajn de la vicaro de novaj tankoj de la tipo 99. Ĉiuj revuataj ekipaĵoj, inkluzive de antaŭavertaj aviadiloj, novgeneraciaj militaŭtoj, novaj radaroj, senpilotaj aviadiloj kaj aparatoj de satelita telekomunikado, estas faritaj de Ĉinio mem.

Tiuj, kiuj unuafoje aperas en la revuo, estas falangoj de la armita polico, novaj radaroj, telekomunika trupo, senpilotaj skoltaviadiloj kaj krozomisiloj.

Ĉinio laŭplane kaj laŭpaŝe antaŭenpuŝos plu modernigon de la nacidefendo kaj armeo en la nova jarcento, kaj fundamente atingos la celon de la modernigo de la nacidefendo kaj armeo en la mezo de la 21-a jarcento.

Ĉinio persistas en la orientilo de kunakorda konstruado de la ekonomio kaj nacidefendo, kaj donas egalan atenton al la nacia riĉigo kaj armea fortigo por ke disvolviĝo de la nacidefendo kaj armeo konformu al la ŝtata disvolva strategio.

Ĉinio sekvas defensivan nacidefendan politikon, metas super ĉion la defendon al la ŝtata suvereneco, sekureco kaj teritoria integreco, garantion de ŝtataj disvolvaj interesoj kaj protektadon de popolaj interesoj, kaj penas por konstrui firman nacidefendon kaj fortan armeon, konforme al la sekureco kaj disvolvaj interesoj de la ŝtato.

Ĉinio efektivigas la militan strategion de aktiva defensivo. Strategie Ĉinio persistas en la principo de defensivo, sindefendo, kaj rebato kontraŭ atako.

En la nova periodo Ĉinio persistas ĉe la starpunkto gajni lokan militon sub la kondiĉo de informa teknologio, substrekas bridon de krizo kaj milito kaj altigas la armean kapablon respondi al sekurecaj minacoj kaj plenumi diversajn taskojn.

Ĉinio pripersistas kaj disvolvas la strategion de popola milito, kaj sin apogante sur la popolo, konstruas la nacidefendon kaj armeon.

Ĉinio insistas pri la nova sekureca ideo de interfido, reciproka utilo, egalrajteco kaj kunlaboro, kaj persistas ĉe la opinio solvi internaciajn disputojn kaj varmajn problemojn per paca maniero, movas dialogojn kaj kunlaborojn inter diversaj landoj pri la sekureco, oponas vastigon de milita alianco kaj agreson kaj ekspansion. Ĉinio promesas, ke ĝi neniam ĉasos hegemonion, nek faros militan ekspansion.

Ĉinio alte levas la flagon de paco, disvolvo kaj kunlaboro, prenas plu la vojon de paca disvolvo, sekvas la malferman strategion de reciproka utilo kaj komuna gajno, kaj antaŭenpuŝas konstruadon de la harmonia mondo, longedaŭre paca kaj komune prospera.

Okaze de la 60-a dareveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, majestaj kaj imponaj trupoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, en ordaj vicoj kaj kun alta spirito, akceptas revuon de la ŝtato kaj la popolo. La revua aŭto de Hu Jintao veturas sur la nove ornamita strato Chang`an sub la okul-saluto de revuataj oficiroj kaj soldatoj.

La saman tagon antaŭ 60 jaroj sur la turo de Tian`anmen-pordego prezidanto Mao Zedong solene proklamis al la tuta mondo fondiĝon de la centra popola registaro de Ĉina Popola Respubliko kaj stariĝon de la ĉina popolo. En la monde atentata kaj solena ceremonio, la Ĉina Popola Liberiga Armeo, kiu spertis militajn batalojn dum 22 jaroj, forĝis novan Ĉinion, kaj inaŭguris novan eraon de la ĉina nacio kaj la ĉina historio, akceptis revuon de Mao Zedong kaj aliaj gvidantoj.

La 1-an de oktobro de la jaro 1984, okaze de la 35-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, Deng Xioping, ĉefprojektisto de la reformado kaj malfermo de Ĉinio, revuis trupojn de la ĉina armeo, veturante per aŭto. La reformado kaj malfermo revigligis la landon, riĉigis la popolon kaj fortigis la armeon. Nun la ĉina armeo marŝas al la celo de modernigo.

En la 1-a de oktobro de la jaro 1999, okaze de la 50-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, Jiang Zemin, tiama ĉina ŝtata prezidanto, revuis armeajn trupojn. Ĉinio antaŭenigas militaferan transformadon kun la ĉinaj trajtoj, kaj klopodas realigi transpaŝan disvolviĝon.

En la nova jarcento, konsiderante sekurecon kaj disvolvan strategion de la ŝtato, la partio kaj registaro de Ĉinio prenas la koncepton pri scienca disvolvo kiel gravan orientilon de la konstruado de la nacidefendo kaj armeo, plirapidigas militaferan transformadon kun la ĉinaj trajtoj, kaj komplete intensigas revoluciigon, modernigon kaj normaligon de la armeo, por atingi la unuecan celon riĉigi la landon kaj fortigi la armeon en la kompleta konstruado de la bonhava socio.

La ĉina armeo klopodas akomodiĝi al la monda militafera evoluo, profundigas konstruadon kaj reformadon de la nacidefendo kaj armeo, rapide disvolvas informizajn armilojn kaj ekipaĵojn, plenforte trejnas novajn kaj altkvalitajn talentulojn por altigi la kapablon gajni lokan militon sub la kondiĉo de informa teknologio, altigas la kapablon respondi al sekurecaj minacoj kaj plenumi diversajn taskojn, firme defendas teritorian integrecon, suverenecon, oceanajn rajtojn kaj interesojn de la ŝtato, protektas ŝtatan unuecon kaj socian stabilecon, kaj faras kontribuon por la monda paco.

Ĉinio difinis por la nova periodo aktivan defensivan militan strategion, kaj koncentras la atenton por bridi krizon kaj militon kaj starigi altefikan deadmonan forton. Ĉinio ĉiam sekvas la politikon ne uzi la unua nukleajn armilojn, persistas pri la memdefenda kaj defensiva nuklea strategio, kaj ne faras nuklean armadkonkuron kun iu ajn lando.

La ĉina armeo ĉiam rigardas bezonon de la ŝtato kiel sanktan devon kaj metas popolajn interesojn sur la unuan lokon, kiam provoko minacas sekurecon kaj suverenecon de la ŝtato, kiam interesoj de la ĉina nacio suferas damaĝon, kiam la vivo kaj posedaĵoj de popolanoj estas endanĝerigitaj. Nun oni pli kaj pli ofte povas vidi aktivecojn de ĉinaj armeanoj en regionaj kaj internaciaj sekurecaj kunlaboroj, pacprotekto de UN, internacia batalo kontraŭ terorismo, kaj internacia humanisma savado. La ĉina armeo gajnis amon de la ĉina popolo kaj respekton de la internacia socio.

Liu Qi: Ni petas ĝeneralan sekretarion de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtatan prezidanton kaj prezidanton de la Centra Milita Komisiono Hu Jintao doni salutvortojn:

"Saluton, ĉiuj samlandanoj, kamaradoj kaj amikoj! Hodiaŭ ni solene mitingas por celebri la 60-an datrevenon de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. En tiu ĉi feliĉa kaj solena okazo diversnaciecaj popolanoj de la tuta lando tre fieras pri disvolviĝo kaj progreso de la granda patrolando kaj havas plenan fidon pri la brila perspektivo de la granda repotenciĝo de la ĉina nacio.

Nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Tutlanda Popola Kongreso, la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj la Centra Milita Komitato, mi esprimas profundan memoron pri ĉiuj revoluciaj pioniroj kaj martiroj, kiuj faris senmortajn heroaĵojn por sendependeco de la nacio, liberiĝo de la popolo, riĉiĝo kaj fortiĝo de la lando kaj feliĉo de la popolo, varman gratulon al popolanoj de la tuta lando kaj transmaraj kaj internaj patriotaj samlandanoj, kaj koran dankon al diverslandaj amikoj, kiuj prizorgas kaj subtenas la disvolvon de Ĉinio.

La saman tagon antaŭ 60 jaroj, la ĉina popolo akiris grandan venkon de la ĉina revolucio post la sanga batalado en pli ol 100 jaroj, kaj prezidanto Mao Zedong ĉi tie solene proklamis al la tuta mondo la fondiĝon de Ĉina Popola Respubliko. La ĉina popolo finfine stariĝis, kaj la ĉina nacio kun la civilizacia historio de pli ol 5 000 jaroj iris en la novan historian eraon de evoluo kaj progreso.

En la pasintaj 60 jaroj sub la gvidado de la tri-generacia partia estraro kun Mao Zedong, Deng Xiaoping kaj Jiang Zemin kiel la kernoj, kaj de la Centra Komitato de la Partio ekde la 16-a Tutlanda Kongreso, la diligenta kaj intelekta popolo de Ĉinio venkis diversajn malfacilojn kaj riskojn per unuanima kaj penema laboro, atingis grandan sukceson atentatan en la tuta mondo, kaj komponis entuziasmigan triumfokanton de la senlaca batalo. Nun en la oriento de la terglobo majeste staras Ĉinio, la socialisma lando, vizaĝanta al la modernigo, la mondo kaj la estonteco.

La 60-jara disvolviĝo de nova Ĉinio plene atestas, ke nur socialismo povas savi Ĉinion, kaj nur reformado kaj malfermo povas disvolvi Ĉinion, socialismon kaj marksismon. La ĉina popolo havas la fidon kaj kapablon bone konstrui sian patrolandon kaj fari sian farendan kontribuon por la mondo.

Ni firme persistos en la socialisma vojo kun la ĉina trajto, komplete sekvos kaj efektivigos la bazajn teorion, linion, programon kaj sperton de la partio, liberigos plu penson, daŭrigos la reformadon kaj malfermon, movos la sciencan disvolvon, akcelos la socion harmonia, antaŭenigos la kompletan konstruadon de la bonhava socio, senĉese kreos novan situacion de la socialisma afero kun la ĉina trajto, kaj verkos novan ĉapitron de la bela vivo de la popolo.

Ni firme persistos en la orientilo de "paca reunuigo kaj unu lando kun du socisistemoj", pluigos longedaŭrajn prosperon kaj stabilecon en Hongkong kaj Aomen, antaŭenpuŝos la pacan disvolvon de la rilatoj inter la du bordoj de la markolo Taiwan, kaj batalos plu por realigi kompletan reunuiĝon de la patrolando, la komunan deziron de la ĉina nacio.

Ni firme persistos en la plenumado de sendependa, memdecida kaj paca diplomatia politiko, prenos plu la vojon de paca disvolvo, sekvos plu la malferman strategion de reciproka utilo kaj komuna gajno, amike kunlaboros kun ĉiuj landoj surbaze de la kvin principoj de paca kunekzisto, antaŭenigos plu kune kun diverslandaj popoloj de la mondo la noblan aferon de la paco kaj evoluo de la homaro kaj akcelos konstruadon de la harmonia mondo, longedaŭre paca kaj komune prospera.

La Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj la Popola Armita Polico devas disvolvi kaj daŭrigi la gloran tradicion, intensigi sian konstruadon, efektive plenumi la mision, kaj fari novan meriton por protekti ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon kaj defendi la mondan pacon.

La historio donas al ni la inspiron, ke la vojo neniam estas ebena, tamen la popolo, kiu tenas sian propran sorton kaj estas en solidareco, certe povas venki ĉiajn malfacilojn kaj senĉese krei historian heroaĵon.

Rigardante al la estonteco, Ĉinio havas tre belan perspektivon de la evoluo. La tuta partio, la tuta armeo kaj la tutlanda diversnacieca popolo devas esti en ankoraŭ pli kompakta solidareco, alte levi la grandan flagon de la socialismo kun la ĉina trajto, progresi kun la tempo, kuraĝe antaŭeniri plu al la grandioza celo konstrui riĉan, potencan, demokratian, civilizacian kaj harmonian socialisman modernan landon kaj realigi la grandan repotenciĝon de la ĉina nacio, kaj fari plu per diligenta laboro kaj senlaca peno novan kaj pli grandan kontribuon por la homaro!

Vivu la granda Ĉina Popola Respubliko!

Vivu la Komunista Partio de Ĉinio!

Vivu la granda ĉina popolo! "

Liu Qi: Komencu la paradan marŝon de armeaj trupoj!

Komenciĝis la grandioza parada marŝo!

La armitaj fortoj de Ĉina Popola Respubliko konsistas el servantaj kaj rezervaj trupoj de la Ĉina popola Liberiga Armeo, kaj trupoj de la Popola Armita Polico kaj milicio. 14 piediraj falangoj, 30 ekipaĵaj falangoj kaj 12 aviadilaj eskalonoj venis el malsamaj arme- kaj armil-specoj de diversaj militaj regionoj, trupoj de la armita polico, kaj pekinaj rezervaj trupoj.

Nun aŭdiĝas la marŝo de defilo, kiun ludas la milita orkestro kun mil membroj.

La revuataj trupoj en majestaj kaj ordaj formacioj pasas preter la pordego Tian`anmen. Ili montras al ĉinaj ŝtataj gvidantoj, la ĉina popolo kaj la tuta mondo brilajn atingojn de la ĉina armeo, rivelas novan fizionomion, prezentas mision kaj firman decidemon por la nova jarcento, kaj manifestas grandan forton protekti rajtojn kaj interesojn de la ŝtato kaj akceli pacon kaj disvolviĝon de la mondo. Ĝi estas popola armeo marŝanta al nova venko kaj brila sukceso!

Armea flago estas simbolo de honoro kaj signo de venko. La honora gvardio de tera, mara kaj aera trupoj pasas la unuaj preter la pordego Tian`anmen, eskortante flagon de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.

La honora gvardio jam plenumis pli ol 3 000 ceremoniajn taskojn, reprezentante Ĉinion. Ĝi ĉeestis al ceremonioj de la reveno de Hongkong kaj Aomen al la patrolando, kaj montris al la mondo fizionomion de la ĉina armeo kaj gloron de la popola respubliko.

Post la honora gvardio marŝas la falango de lernantoj el la Kolegio de Mekanizita Infanterio de Shijiazhuang.

Post la disvolviĝo en 82 jaroj ĉinaj militaj kolegioj kaj lernejoj jam starigis por si novan edukan sistemon, kiu taŭgas al lerneja edukado kaj armea trejnado, donas egelan atenton al milita kaj nacidefenda edukoj, kaj kombinas la enlandan edukadon kun eksterlanda trejnado. Granda nombro da nove bakitaj talentuloj ludas gravan rolon en la armea konstruado.

Nun aliras infanteria falango el trupo de la Ruĝa Armeo kun glora tradicio. La trupo, nomata "la unua divizio de la Ruĝa Armeo", estis fondata de Mao Zedong en la jaro 1933, kaj forĝis multajn heroojn en sennombraj bataloj.

La ĉina terarmeo konsistas el infanteriaj, kirasaj, artileriaj, aerdefendaj, elektronik-kontraŭrimedaj kaj aeraj trupoj. Ĝi klopodas altigi sian kapablon laŭ la strategia postulo "batalo en fleksebla maniero kaj tridimensiaj ofensivo kaj defensivo".

Nun al ni marŝas falango el specialaj trupoj. Por ĝi estas la unua fojo aperi en revuo. La specialaj trupoj disvolviĝis el tradiciaj skolttrupoj kaj estas rigore trejnitaj.

Nun venas falango de mararmeaj lernantoj. Ili venis el la Militŝipa Kolegio de Dalian, kiu kelkfoje sendis lernantojn al armea parado ĉe Nacia Tago.

Post la konstruado en 60 jaroj la ĉina mararmeo fariĝis plenampleksa armeo konsistanta el ŝipflotoj, aertrupoj, bordo-defendaj trupoj kaj marinfanterioj.

La falango de militaj maristoj konsistas el lernantoj de Mararmea Submarŝipa Kolegio. Ili kun la averaĝa aĝo de 18 jaroj estas la plej junaj inter la revuataj falangoj. La junuloj, plenaj de fiero kaj entuziasmo, dediĉas siajn bondezirojn al la popola respubliko. Mararmeanoj de la nova generacio estas altspiritaj kaj viglaj, kaj kontribuas por fari la mararmeon pli forta.

Nun al ni iras falango el la ĉina marinfanterio, nomata "amfibia spado". La marinfanterio ludas specialan rolon por protekti sekurecon de la teritoria maro kaj oceanajn rajtojn kaj interesojn, kaj subteni surinsulan batalon.

Membroj de falango de aviadaj lernantoj venis el la Aerarmea Aeronaŭtika Kolegio. Post 60-jara disvolviĝo la ĉina aerarmeo jam fariĝis plurspeca armeo kun funkcioj de aviado, tera defendo kontraŭ aeratako, paraŝuta batalo, radaroj kaj elektronika kontraŭrimedo.

Alvenas la falango de paraŝuta trupo. La ĉina popolo neniam forgesas, ke post kiam okazis la fortega tertremo en Wenchuan, ĉinaj paraŝutaj soldatoj surteriĝis en la okazejo por savi suferantojn spite al ekstrema vetero. Ilia sindonemo reflektas la bazan celon de la ĉina armeo servi al la popolo.

[此贴子已经被作者于2009-10-2 10:54:26编辑过]
ip地址已设置保密
2009/10/2 10:51:48

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询