Senlaca Gu Cunhua (古存华)
Senlaca Gu Cunhua
Senlaca instruisto Cunhua Gu
elbakis E-adeptojn kun Bonkor’*.
Dissŝutis verdajn semojn kun fervor’
li verkis kaj tradukis sen enu’.
Li ĵuris peni jen sen ambigu’
por nia lingv’ ĝisfine per labor’.
Senlaca instruisto Cunhua Gu
elbakis E-adeptojn kun Bonkor’*.
Korespondadis jen per leterflu’
li kun amikoj fremdaj sen langvor’.
Senluksan vivon vivis sen rankor’
persiste strebis li kun asidu’.
Senlaca instruisto Cunhua Gu.
*Bonkoro estas lia plumnomo uzita kiam li publikigis poemojn en Elerno.
*Bonkoro estas lia plumnomo uzita kiam li publikigis poemojn en Elerno.
*Bonkoro estas lia plumnomo uzita kiam li publikigis poemojn en Elerno.