dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → Sovaĝaj lilioj

您是本帖的第 1328 个阅读者
平板 打印
标题:
Sovaĝaj lilioj
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Sovaĝaj lilioj

Sovaĝaj lilioj
Xi Murong

Tiun tagon, kiam ni kvar haltis sur tiu montvojo, ni nur volis observi de proksime tiun aron da flugantaj birdoj, sed ekster nia atendo, elaŭtiĝinte, ni trovis ĉie sur tiu ĉi alta kaj malvarmeta monto sovaĝajn liliojn prospere disflorantajn.

Alta monto, malvarmete, vesperkrepusko, malseka nubnebulo kun delikata aromo ŝvebanta ĉirkaŭ ni, ĉio ĉi tio eĉ tute samas kiel tiam!

Ĉio ĉi tio eĉ tute samas, kvankam tiom multe da jaroj forpasis. Kial eĉ mia sento en la koro tute samas!

Mi senpacience volis rakonti al miaj kunuloj, kiel samaj estas la nuna sceno kaj iu vesperkrepusko kiam mi estis dekok-jara. La sama griz-verda vespera nebulo, la sama humida kaj malvarmeta nubnebulo, la sama prospera kreskado de lilioj sur la tuta monto. Kiu asertas, ke la pasinta tempo ne povas reveni? Kiu diras, ke la mondo pleniĝas de ŝanĝiĝemaj aferoj? Kiu diras, ke mi ne povas renkontiĝi kun la beleco, kiun mi preterlasis?

Mia rakontado iris preskaŭ senkohere, kaj miaj amikoj eble estis influitaj de mia ekscititeco. Chen ekis malsuprengrimpi rokon por pluki unu floron post alia inter profundaj herboj, kaj Song faris fotojn unu post alia. Mi maltrankviliĝis pri la danĝera apikeco de la roko, kaj samtempe mi kaŝe esperis, ke Chen pluku pli da floroj.

Vere Chen estas amiko, kiu konas mian koron. Li plukis grandan faskon kaj ridete donis ĝin al mi.

Kiam mi brakumis liliflorojn en la sinon, mi vere sentis nepriskribeblajn ĝojon kaj kontentecon.

Kiom da fojoj dum la tuta vivo mi povus sperti, kiam mi brakumas faskon da aromaj kaj blankaj lilifloroj sur la alta kaj malvarmeta monto?

Tio jam okazis antaŭ multaj jaroj, ne pli ol unufoje. Same kvar kunuloj ekskursis, en la sama vespera pejzaĝo, sur la sama montsupro plena je disflorantaj lilifloroj, kaj amiko kun la sama rideto prezentis al mi bukedon da floroj.

Kvankam tio okazis nur unufoje, mi neniel ĝin forgesas.

Min konsolas tia neforgesemo. Profunde en la koro kaŝiĝas tia sento, kaj min ĉiam akompanas la admiro kaj amo al la naturo. Forpasis multaj jaroj, dum kiuj mi spertis multe da ŝanĝiĝoj de la mondo, sed estas ĝojige, ke mia koro feliĉe ne ŝanĝiĝas.

Estas pli ĝojige, ke post dudek jaroj mi povas pruvi ĉi tiun senton. Ĝuste pro tio, tiun tagon, kiam mi akceptis la bukedon da bonodoraj lilifloroj, mi vere sentis, ke tiu momento preskaŭ estas la plej luksa tempo dum mia tuta vivo.

Mi devas dankeme ŝuldi ĉion ĉi tion al miaj amikoj.

Do, ĉu mi amas nur florojn? Tio, kion mi amas, fakte estas alt-ŝatecon kaj dankemon, kiu venas, akompanate de la flora aromo.

La amiko, kiel ekzemple, kiun mi renkontis hodiaŭ, eldiris mallongan parolon, ĝi tamen entenas multe da kortuŝaj filozofiecaj pensoj.

Per la epiteto “kortuŝaj” mi aludas la situacion, ke viaj kelkaj sinceraj amikoj ĉiam priatentas kaj prizorgas vin. Kiam vi ĝojas, ili vin aprecas; kiam vi sin montras trista, ili vin konsolas; eĉ kiam ili malkaŝas al vi diversajn nudajn verojn de la homa vivo, ili speciale elektas tiajn mildajn vortojn kiaj “floroj aromas” por eviti vin vundi pro la akraj eĝoj kaj anguloj de la reala mondo. Imagu, kiel tiaj larĝaj kaj delikataj pensoj ne povas ne vin emocias.

Mi ekstreme amas ĉi tiun mondon. Mi tamen ne bone konas, kial la mondo montriĝas bonkora al mi, kial miaj amikoj ĉiuj tenas sin tre partiaj kaj indulgemaj al mi, kial delikata aromo de floroj ĉiam min akompanas sur mia vojo antaŭen, jen svaga jen klara, sed longe alkroĉiĝema sen dispeliĝi?

Ĉar mi havas tiom multe da bonaj amikoj min akompanantaj, mi certe esperas, ke mi povas iri la vojon pli longe kaj pli malproksimen, ĉu ne?

Ĝuste pro tio mi ekhavis ĝenojn kaj timon. En miajn feliĉon kaj ĝojon mi ne povas ne miksi iom da delikata tristeco, tiel delikata kiel la nekaptebla flora aromo alŝvebanta kune kun nebulo.

Tamen la vivo estas tiela. Ĉu ni sentas ĝojon aŭ tristecon, estas inde por ni ĝin sperti unufoje en serioza maniero.

Mi pensas, ke la vivo devas esti tiela.

ip地址已设置保密
2018/1/2 14:58:09

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询