Pluvo en aŭtuno
Eileen Zhang
Pluvo, kiel arĝentgrizaĝumida kaj gluiĝema araneaĵo, teksas malpezan kaj suplan reton kaj vualas la tutan mondon de l’ aŭtuno. La ĉielo ankaŭ sin montras malhele griza, kiel la tegmento de la antikva domo plene implikita per araneaĵoj. Tiuj grizblankaj nuboj amasigitaj sur la ĉielo ŝajnas blankaj pulvoroj defalintaj de la tegmento.
Sub la tegmento de la antikva domo ĉio dronas en ekstrema sufokiteco. Verdaj granatarboj, morusarboj kaj vinbersarmentoj nur elvokas la pasintan prosperon dum la meza somero, sed nun ili, kiel restaĵo de antikva roma arkitekturo, maltrankvile tremetis en la susuranta pluvado, remaĉante sian gloran pasintecon. La koloro de herboj jam turniĝis en tristan paleflavecon, kaj vidiĝas neniom da freŝaj floroj sur la tero. La delikataj kaj junaj narcisoj plantitaj laŭ la muro de la loĝdomo, kun kapo klinita kaj okuloj plenaj de larmoj, suspiras pri sia malfeliĉa sorto, pro kiu ili renkontis malbonŝancajn tagojn nur post kelkaj serenaj tagoj. Nur osmantoj ĉe la murangulo ekhavas sur siaj branĉoj junajn burĝonojn valorajn kiel oro, kiuj diskrete sin kaŝas sub la oleece verdaj ovalaj folioj kaj prezentas la esperon de komenciĝanta nova vivo.
Pluvo falas kviete, nur kun subtila tiktakado. La oranĝ-ruĝa domo, kiel maljuna bonzo vestita per kolorriĉa kasajo* kun fermitaj okuloj kaj kunmetitaj manplatoj, ricevas la baptadon de la pluvo. Tiuj malsekaj ruĝaj brikoj, kiuj eligas okulpikan porkosangan koloron, formas fortan kontraston kun la oleece verdaj folioj de osmantoj. Grizkolora bufo saltadas sur la malseke putra kaj ŝima koto kaj nur ĝi estas ĝojplena kaj vigla estaĵo sur la fundo de la reto de la prema aŭtuno. La griz-flava mikskolora desegnaĵo sur ĝia dorso respondas al la malproksima sufoka ĉielo kaj formas harmonian nuancon. Ĝi plaŭde saltadas de herbtufo al koto, ŝprucigante malhele verdajn akverojn.
Pluvo, kiel arĝentgriza humida kaj gluiĝema araneaĵo, teksas malpezan kaj suplan reton kaj vualas la tutan mondon de l’ aŭtuno.
*kasajo: longa robo portata de bonzo