dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → Paro da Blankaj baletŝuoj

您是本帖的第 1328 个阅读者
平板 打印
标题:
Paro da Blankaj baletŝuoj
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Paro da Blankaj baletŝuoj

Paro da Blankaj baletŝuoj


La kampuso de Universitato K dronas en trista krepuska nebulo de la profunda aŭtuno. En malvarmeta vento la falintaj folioj kaj velkintaj herboj elspiras putrintan odoron. La restanta brilo de la subiranta suno disverŝas malhelan oranĝruĝan radiojn, kiuj vekas rememorigan ĉagrenon ĉe la altlernejo kun kelkdek jaroj da historio.
   Feng Wei, kiu komencis studi en tiu ĉi lernejo antaŭ nelonge, sentas freŝecon de ĉio ĉirkaŭ si. Nur hodiaŭ ŝi unuafoje versence pririgardas la lernejon, kvankam ŝi jam sin trovas ĉi tie du aŭ tri monatojn. Promenante sur pado la 18-a studentino enspiras la plezuran kaj freŝan aeron kaj ĝuas la etoson de la kampuso, pri kiu ŝi sonĝis de pluraj jaroj. Subite ŝin kaptis sento aliformiĝi al nova memo.
   Irinte suden, ŝi atingis la aŭlon situantan en la sudokcidenta parto de la universitato. Ĝi havas la same longan historion kiel la universitato, kaj siatempe prezentis belan eksteron, sed nun ĝi, kiel kaduka maljunulino, tremetis en la aŭtuna vento.
   Cirkulas onidiro, ke fajrego okazis al la aŭlo antaŭ pli ol dudek jaroj kaj brulmortigis Shen Monian, la faman belulinon de la kampuso. Laŭdire ŝi estis ĉefdancistino de la Danca Rondo de la lernejo. Ĉiufoje kiam prezentiĝis la baleto Cignolago, ŝi sendisputeble rolis la princinon Odette.
   Feng Wei ne tre konis baleton. Iafoje kiam ŝi helpis ordigi arĥivojn de la universitato, ŝi senintence vidis la siatempan foton de Shen Monian en danca prezentado. Shen estis sufoke bela knabino, gracia kaj vigloplena, kaj ŝia dancaj movoj tre impresis Feng kaj ofte aperadis en ties menso. Feng nerimarkite kaŝis tiun foton kaj poste enŝovis ĝin en sian albumon.
   Proksime de la aŭlo je dekkelkaj paŝoj Feng Wei vidis panelon starantan ĉe la pado, sur kiu skribiĝis “Ne licas eniri por studentoj” en ruĝa farbo sur blanka fono. Ŝi ekhezitis antaŭ tiuj nekomprenigeblaj vortoj. Sed pro proksimeco de la aŭlo ŝi daŭre antaŭeniris sub la impulso de scivolemo.
   Sur la kaduka pordo de la aŭlo pendis rusta seruro kaj ĝiaj fenestroj sur la ĉirkaŭaj muroj oscedis sombre, ŝajne ŝmiritaj per nigra lako. Ŝi ĉirkaŭiris la aŭlon por pririgardi ĝian internon, sed je ŝia desaponto troviĝis nenia fendo, tra kiu ŝi povis rigardi internen.
   “Kion vi faras ĉi tie? Ĉu vi ne vidis tiujn avertajn vortojn sur la panelo?” aŭdiĝis raŭka voĉo malantaŭ ŝi. Surprizite, ŝi tuj sin turnis. Antaŭ ŝi staris kaduka maljunulo kun vangharoj.
   “Mi...mi nur laŭvole promenas ĉi tien.”
   Rigardante la groteskan maljunulon oni ne sciis de kie li sin trudis, ŝi ne sciis portempe, kion decan ŝi devas diri. Ŝi nur sentis en lia timiga rigardo ion nekompreneblan por la junuloj kia ŝi.
   “Kia estas via nomo?” La momenton, kiam la maljunulo vidis ŝin, li montris iom surprizitan mienon kaj fiksis sian rigardon sur ŝian vizaĝon dum dekkelkaj sekundoj.
   “Feng...Feng Wei.”
   “Estas pli bone, ke vi ne plu venu ĉi tien.”
   “Vi...vi estas...” ŝi murmure demandis, rigardante lian oldan kaj iom rigidan vizaĝon.
   “Ĝardenisto.” Li deŝiris sian rigardon de ŝia vizaĝo kaj fingromontris la sudokcidentan angulo, dirante, “Mi zorgas pri tiuj floroj kaj herboj tie kaj tenas la aŭlon sub mian superrigardon.”
   “Ĉu vi jam laboras ĉi tie multajn jarojn?” Kvankam la maljunulo ŝajne montris sin ne tiom amikeca, ŝi nereteneble demandis, “Ĉu vi konas Shen Monian, la knabino-dancistino, kiu mortis an ĉi tiu aŭlo pro tiujara incendio?”
   “Mi ne konas ŝin.” Lia korpo skuiĝis kaj lia mieno fariĝis minaca. “Baldaŭ noktiĝos. Reiru plibone al via amasloĝejo.” Post tio li lame direktis sin al la brikdometo ĉe la sudokcidenta murangulo.

ip地址已设置保密
2018/2/21 8:05:51

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04700 秒, 4 次数据查询