La luno en aŭtunmeza nokto
Ĝi sin kaŝas en nuberoj honte,
sur ĉielo regas griza brumo.
Vent’ ekblovas fole jen demonte.
Arboj nestas en la nokt-mallumo,
svingas siajn branĉojn kun susuro,
ŝajne malkontentaj pri l’ brakumo
nigra subpremata de malplezuro.
Ĉio ne videblas nur kun krioj
de insektoj tute en obskuro.
Post moment’ elvenas la radioj
de la luno el post nubamaso
kvazaŭ imagitaj fantazioj.
Grizaj nuboj flosas en forpaso,
cedas lokon al kreskanta luno,
kiu elas fine el nub-naso.
Jen plenlun’ aperas de aŭtuno,
kun helpala vang’ kaj flava brilo.
Tuta ter’ ekklaras tuj en nuno.
Montoj staras belaj en profilo;
lago pace glimas en kvieto;
la insektoj ĉirpas per bel-trilo.
La plenlun’ avare per lumĵeto
farbas ĉion sur la ter’ varie
de malhel’ al helo, eĉ ĝis kreto.
Ha, pejzaĝo sub lunlum’ magie
sin prezentas al la lunĝuantoj.
Kiel bele, rave, harmonie!