dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> eseoj, tradukoj, noveloj ktp.
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区artikoloj el femdlandaj retejoj → Estas tempo de persimono

您是本帖的第 1319 个阅读者
平板 打印
标题:
Estas tempo de persimono
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Estas tempo de persimono


图片点击可在新窗口打开查看
La urbo Mogi das Cruzes situas en la orienta regiono de ŝtato San-Paῠlo, en Brazilo, 60 kilometrojn for de la ŝtata ĉefurbo. Fondis ĝin pioniroj, kiuj envenis de marbordo en la kontinentan kamparon, serĉe de gemoj kaj oro, en la 16-a jarcento. Antaῠ ĉirkaῠ cent jaroj, japanaj enmigrintoj ekloĝis en tiu loko, kie ĝis nun ankoraῠ vivas multaj idoj de tiuj orientanoj. Ĝia altitudo estas 700-metra kaj la klimato, subtropika. Nuntempe, pli ol 400 mil homoj loĝas en la prospera urbo. Orientanoj alportis al Mogi das Cruzes valoran agrokulturan kontribuon.

Dum la unuaj monatoj de ĉiu jaro, tiu urbo trapasas pli viglan vivon kaj entuziasmon. Estas tempo por rikoltado de persimonoj. Intensa laboro okazas por plukado, enpakado kaj disvendado de tiu mirinda frukto. La rezulto, je multaj tunoj, metas la urbon kiel la plej gravan produktanton de persimonoj en Brazilo: el ĝi venas 30 procentoj de la tutlanda kvanto. Ĉi tio faras persimonon grava ekonomia faktoro en la urbo. Oni eĉ organizas ĉiujare “Feston de Persimono” en la monato marto, kiun vizitas miloj da turistoj.
    
Persimono estas bela, bongusta kaj saniga, dolĉa frukto. Ĝia alia nomo estas “diospiro”, kiu signifas en la greka lingvo “nutraĵo de Zeῠso”. Verŝajne ĝi devenis el Ĉinujo, sed ĝin alportis en Brazilon japanaj enmigrintoj. Ĝi estas riĉa je fero kaj aliaj mineraloj, proteinoj, vitaminoj, kalcio kaj magnezio.
    
Ĝi favoras la sanon de okuloj, pro la enesto de karoteno kaj la sanon de la digestaparato, pro la enesto de fibroj. Ĝi protektas la korpon kontraῠ rubsubstancoj de la homa metabolo, pro la enesto de vitaminoj. Ĝi plifortigas la imunosistemon, la háῠton kaj la renojn. Cent gramoj da persimono liveras al la homa korpo 70 kilokaloriojn. Jen do bonvena frukto!
    
Persimonon oni manĝas prefere en natura stato – kaj nepre tute matura, por eviti pikantan guston de tanino. Tamen, eblas per ĝi prepari supon, sukon, torton, pudingon, kompoton, ĵeleon kaj eĉ panon kaj kukon.
    
Ekzistas diversaj tipoj de persimonoj. Tiu, konata kiel “fort-branĉa”, estas tre delikata, kaj oni devas transporti ĝin zorgeme, por eviti disrompiĝon. Aliaj tipoj estas pli densaj kaj rezistopovaj. Unu el ili havas brunajn striojn en sia karno, kaj pro tio oni nomas ĝin “ĉokolada”.
    
Manĝi fruktojn ĉiutage estas unu el la rekomendoj de medicinistoj, cele al konservado de bona sano. Tiurilate, Brazilo estas privilegia lando. Ĝiaj klimato kaj grundo favoras plantadon kaj rikoltadon de multaj fruktospecoj. Sekve, estas eble konstante profiti dum la tuta jaro de sezonaj, freŝaj fruktoj. Ili certigas plezuron kaj sanon.

                                                                                      el Retradio
ip地址已设置保密
2017/6/1 11:11:52

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询