La postan
matenon mi vidas sur la afiŝtabulo de la lernejo la anoncon, ke nia lernejana
gazeto baldaŭ reaperos. Du semajnojn post la aŭtunaj ferioj estos la
redaktofino, kaj oni invitas ĉiujn al la
redakciaj
kunsidoj. Mi enkapigas la datojn.
Mi devas
verki ion. Akumuliĝis tro da nediritaj vortoj, tro da neesprimitaj sentoj. Sed
unue mi skribu al Martina. Poste mi verkos la artikolon. Eble mi tiam jam estos
feliĉa kaj vidos ĉion pli racie anstataŭ el la perspektivo de malfeliĉulo.
Hejme mi
komencas skribi manuskripton por la letero al Martina. Ne mankas ideoj, sed
malfacilas elekti la bonajn el ili kaj ordigi ilin...
Kelkajn
tagojn poste la manuskripto estas preta. Mi do povas skribi la definitivan
leteron. Komencinte ĝin, mi rimarkas, ke mia skribo ne estas tiel bela
Du horojn
poste kuŝas antaŭ mi la definitiva letero:
Kara
Martina!
Unue mi
volas sciigi al vi, ke mi skribas tiun ĉi leteron por sciigi al vi,
Multaj
pensas, ke mi estas nur iu ambiciulo, kiu la tutan tagon lernas por ekhavi la
plej bonajn notojn kaj kiu estas silentema kaj do nek volas nek bezonas multe
interparoli kun aliaj homoj. Sed ili tute pretervidas, ke mia strebado por
bonaj notoj originas nur el la deziro esti ŝatata kaj agnoskata, dum multaj
diablaj cirkloj igis min, kiu fakte estas komunikema homo, preskaŭ ne plu diri
ion.