dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 简易读物、问题解答、习作交流
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区初学者园地 Por komencantoj → Fajron mi sentas interne (15)

您是本帖的第 4016 个阅读者
平板 打印
标题:
Fajron mi sentas interne (15)
fangfang
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:457
积分:3227
门派:绿色
注册:2006年7月19日
 用支付宝给fangfang付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给fangfang

发贴心情
Fajron mi sentas interne (15)

Je la fino de la ferioj kuŝas antaŭ mi manuskripto, kiu sufiĉe kontentigas min. La plej gravaj ideoj ja estas ene, detaloj ne tiom gravas!

La matenon post la fino de la ferioj mi veturas al la lernejo kun miksitaj sentoj. Martina ja ne respondis, sed post kelkaj minutoj mi revidos ŝin. Mi timas iomete... Mi eniras en la  klasĉambron kaj ekvidas Martina, sidantan ĉe sia tablo. Nur iomete malfrue ŝi rimarkas min. Ŝi rigardas supren, ekvidas mian vizaĝon kaj - ektimas. Eta ŝoko trafas ŝin kaj transiĝas al mi. Iom pli hezite kaj nervoze ol antaŭe mi eldiras la kutiman "Bonan matenon!", kiun ŝi reciprokas.

Dum la venontaj horoj ŝi rilatas al mi kiel antaŭe, kvazaŭ ŝi tute ne estus ricevinta mian leteron. Ĉu povus esti tiel? Subite mi komencas dubi, ĉu vere ŝi ektimis pli ol kutime. Povus esti, ke tiu

ŝoko, kiun mi sentis, ne estiĝis en ŝi, sed en mi, ĉar mi timis revidi ŝin! Tamen, gepatroj ja kutime pludonas leterojn al siaj gefiloj; ŝi do verŝajne ricevis ĝin. Eble mi neniam ekscios, kiu supozo ĝustas...

* * *

Du semajnojn poste mi veturas al la redakcia kunsido de nia lerneja gazeto. Mi scias: Hodiaŭ estas la redaktofino. Mi do nepre devas partopreni en ĝi. Kiu scias, kiam la postvenonta numero

aperos?

Jam antaŭ unu semajno mi volis iri al tiu kunsido. Mi ekbiciklis, eĉ kunportis la artikolon, sur sep manskribitaj folioj. Sed survoje aperis duboj, kiuj maltrankviligis min pli kaj pli. Nepre mi devas

ŝanĝi ankoraŭ unu aŭ du alineojn, verŝajne eĉ pli. Ĉu eĉ povas esti, ke ĉio, kion mi skribis, estas nur frenezaĵo, elĵetaĵo de malsana cerbo? Kiel reagos la redakcianoj? Krome ja estus pli bone, se mi unue tajpus ĉion. Ĉu ne eblas sendi la artikolon poŝte al la redakcio aŭ al iu redakciano - eble eĉ anonime? Ankaŭ tiukaze mi povus pripensigi la aliulojn. Sed mi ja volas pli! Kaj eble ili eĉ ne aperigus anoniman artikolon! Atinginte la lernejon, mi unufoje ĉirkaŭveturis ĝin kaj reveturis hejmen.

ip地址已设置保密
2017/10/13 11:12:38

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询