dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 简易读物、问题解答、习作交流
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区初学者园地 Por komencantoj → Fajron mi sentas interne (24)

您是本帖的第 2329 个阅读者
平板 打印
标题:
Fajron mi sentas interne (24)
fangfang
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:457
积分:3227
门派:绿色
注册:2006年7月19日
 用支付宝给fangfang付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给fangfang

发贴心情
Fajron mi sentas interne (24)

Feliĉe la paŭzo jam finiĝas. Mi iras en la klasĉambron, kie tuj komenciĝos la leciono pri la latina. Time mi ĉirkaŭrigardas, evitante rigardi la vizaĝojn de miaj samklasanoj. Sur la tablo de Karsten mi vidas la gazeton, kaj Johannes eĉ legas en ĝi! Feliĉe doktoro Kramer jam eniras. Ni tradukas el la libro "La Gaŭla Milito" de Cezaro, sed mi estas tro nervoza por koncentriĝi sur la tradukataj frazoj. Ĝuste en tiuj ĉi horoj ja okazas profundaj ŝanĝoj en mia vivo...

Post la leciono denove estas paŭzeto, kaj mi vidas, ke Johannes remalfermas la gazeton kaj - li eĉ legas mian artikolon! Subite li turnas sin al mi kaj alparolas min. Scivole kaj samtempe tremante mi aŭskultas: "Kion signifas 'instruostoj?'", li demandas, montrante per la fingro sur vorton ĉe la fino de mia artikolo, kaj ridetas iomete. "Instruistoj", mi respondas, sentante min samtempe senŝarĝita kaj elrevigita. Ĉu tio estas ĉio, kion li havas por diri pri mia artikolo? Li estas supraĵulo, jes, mi fakte ne kalkulis je li en miaj planoj plibonigi la mondon...

ip地址已设置保密
2018/2/27 8:39:35

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询