Komenciĝas la decembro. La tagoj fariĝis mallongaj; tra mallumo kaj malvarmo mi biciklas matene al la lernejo. Mi frostas survoje. En la klasĉambro trafas min varmo, kiu sufiĉas por degeligi miajn manojn kaj piedojn, sed lasas mian koron netuŝita. En iu paŭzo mi, kiel kutime, staras sola, kiam subite alparolas min Kerstin - knabino, kiu ŝatas festojn kaj diskotekojn, mi do ne havas aparte altan imagon pri ŝi. "En via artikolo mi komprenis neniun vorton", ŝi diras. "Vi estas homo kaj mi estas homo kaj vi do povas alparoli min kaj aliajn homojn..." - "Jes", mi respondas, kvankam mi ne vere konsentas. Sed mi ne scias, kion diri... Ni silentas, kaj post
momento ŝi pluiras.
En mia kapo estĝgas anekdoto:
Iras paciento al psikiatro: "Mi havas problemojn kontakti aliajn homojn." Diras la psikiatro: "Ne gravas, simple alparolu ilin!" Kaj ekde tiam la paciento estas feliĉa kaj kontenta...
Ial tiu pensado devas esti malĝusta. Mi provis klarigi tion en mia artikolo, sed ŝajnas, ke neniu komprenis.
Ĉe la komenco de la kristnaskaj ferioj mi memoras, ke mi ja skribis en mia artikolo, ke mi malŝatas pasigi miajn feriojn sen iu kontakto kun miaj samklasanoj. Ĉu ili legis tion? Kial ili ne agis por ŝanĝi tion?
Iam Kristnasko estis interesa festo, kie renkontiĝis la tuta parencaro. Kun la tuta familio miaj onkloj kaj onklinoj venis al nia urbeto por viziti miajn geavojn - kaj tiujn de la patra flanko, kaj tiujn de la patrina. Kelkaj el ili restis por tuta semajno, kaj inter la multegaj novaj ludoj kaj ludiloj, kiujn ricevis mi, miaj fratoj kaj miaj gekuzoj, ĉiam estis pluraj, per kiuj ni amuziĝis ĝis la fino de la ferioj. Sed intertempe ĉiuj miaj geavoj mortis, krom unu avo - sed li ne volas havi tiom da "tumulto" en sia domo. Miaj gekuzoj pliaĝiĝis kaj havas siajn proprajn interesojn. Kaj panjo ne plu ŝatas donaci ludilojn, sed "praktike utiligeblajn" aĵojn. Mia anticipa ĝojo pri Kristnasko estas malgranda...