dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 简易读物、问题解答、习作交流
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区初学者园地 Por komencantoj → Fajron mi sentas interne (33)

您是本帖的第 2160 个阅读者
平板 打印
标题:
Fajron mi sentas interne (33)
fangfang
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:457
积分:3227
门派:绿色
注册:2006年7月19日
 用支付宝给fangfang付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给fangfang

发贴心情
Fajron mi sentas interne (33)

 

La tagon antaŭ Kristnasko panjo denove donas leteron al mi. "Jen - por vi!", ŝi diras. Denove rigardo sur la adreson sufiĉas por ekscii, kiu sendis ĝin: Tiuj belaj, grandaj, rondetaj literoj memorigas min pri Veronika. Mi tre ĝojas pri tiu letero, sed - kontraste kun dum ricevo de tiu de Martina - mi ne sentas min feliĉa pro ĝi. Mi ja ĉiam admiris la maturecon kaj humanecon de

Veronika, sed bedaŭrinde ŝi estas iom alta kaj ne aspektas tute bela laŭ mia gusto. Mi nur malfacile povas imagi ŝin kiel amatinon...

Sciante, ke tiu letero sendube estas afabla (alikaze ŝi ja certe ne estus skribinta ĝin ĵus antaŭ Kristnasko!), mi kun agrabla sento malfermas ĝin kaj eklegas:

  

Kara Manfred,

Vane mi klopodis respondi al via artikolo en la lernejana gazeto. Provante tion, mi rimarkis, kiom malfacile estas ordigi proprajn pensojn kaj vortigi ilin tiel, ke oni ne estu miskomprenata.  

Tio certe estus okazinta, ĉar min kaptis la tento koncentriĝi tro sur detaloj. Pro tio mi preferis rezigni pri tiu plano.  

Tamen mi volas simple diri al vi, ke mi legis vian artikolon kaj ke ĝi estis por mi instigo por pripensado. Iom skuis min la konstato, ke mi fakte nenion sciis pri vi, kvankam ni jam tre longe konas unu la alian.

Mi ne volas fari multajn frazojn, sed preferas nun elkore deziri al vi, ke vi fariĝu kontenta en via vivo.

   Ĝis - kaj ĝojan Kristnaskon

via Veronika

 "Ne estas multo, kion ŝi diras", mi pensas. Tamen la letero estas ĝojiga; mi rimarkas, ke en tiu de Martina tute mankas bondeziroj...

ip地址已设置保密
2018/8/23 9:20:26

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 3 次数据查询