Paĉjo ridis ironie kun kapskuo, kaj kondukis la filinon foren. Ĉi tie ne estis for de la loko, kie la aviadilo kraŝis antaŭ kelkaj jaroj. La semoj plantitaj tiujare de glacibomboj falantaj el la ĉielo ja ĉiuj postvivis, kaj fariĝis arbidoj, sed la lasta venkinto restis la senlima sekeco, ĉar la arbaro el aero-arbarigo tute formortis dum la sekva senpluva jaro, kaj la dezerto daŭre antaŭeniris nehaltigeble. Returnante sin, paĉjo vidis, ke la subiranta Suno etendigas la ombron de la tomboŝtono tre longe, sapvezikoj elbrovitaj de Ronda jam tute malaperis,