Ŝvebante antaŭ la vizaĝo de paĉjo, sapveziko ekrompis. Li svage sentis malsekan vaporon kiom eble plej malfortan,
“Kiam juna mi ankaŭ serĉis eteran revon, alvenante ĉi tien de Shanghai kun via patrino, naive prenante la nordokcidentan regionon
Ronda tre konsterniĝis: “
“Ĝi malaperos. La centra aŭtoritato jam aprobis la peton de la provinco, ke ĉesiĝos ĉiuj planoj kaj penoj por redirekti akvon al la Silkvoja Urbo.”
“Ĉu tio ne mortigos nin per soifo? Eĉ nun akvo uzeblas ĉiun duan tagon, po nur duonhoron ĉiufoje!”
“Oni faras planon por dekjara translokiĝo, ke la tuta urbo dismigros, kaj la Silkvoja Urbo fariĝos la unua urbo malaperinta pro akvomanko en la moderna mondo, nuntempa Loulan3… Fakte, la granda disvolviĝo de la tuta nordokcidenta regiono, kiu boligis nian junan sangon, jam fariĝis koŝmareca granda minekspluatado de la nordokcidenta regiono. Kiu scius, ĉu tio estas pli granda sapveziko?”
“Hura, brave!” Ronda ekhurais, “Ni devintus forlasi ĉi tiun lokon antaŭ longe! Lokon neinteresan kaj enuigan mi vere ne ŝatas! Ni migros! Ni migros al tute nova loko, komencos tute novan vivon, kia bela afero tio estos, paĉjo!”
Paĉjo silente rigardis la filinon por iom da tempo, ekstaris kaj iris antaŭ la fenestro, el kiu li ŝtone rigardis la urbon en la flava sablo. Lia figuro kun malleviĝantaj ŝultroj aspektis subite pli maljuna.
“Paĉjo—” Ronda krietis mallaŭte, patro ne respondis.
Du tagojn poste, paĉjo de Ronda fariĝis la lasta urbestro de ĉi tiu malaperonta urbo.