dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区写作和翻译习作交流 Provoj en verkado kaj tradukado → Sapvezikoj de Ronda (18) (esperantigis gb2132)

您是本帖的第 1292 个阅读者
平板 打印
标题:
Sapvezikoj de Ronda (18) (esperantigis gb2132)
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
Sapvezikoj de Ronda (18) (esperantigis gb2132)

Po kiom kostis tia bileto?” Patro demandis senpense.

“Multe pli malkoste, ŝajne po dudek ok mil.”

“Hm…ha, kiom?!”

Vidante la konsterniĝo de patro, Ronda ekridis: “Se vi povas retrovi sensaĵon antaŭ longa tempo, valoris eĉ la kosto de ducent okdek mil. Rigardu ĉi tiun operdomon, kiu kostis kelkajn miliardojn, ĉu tio ne celas, ke homoj per arto akiru aŭ retrovu ian sensaĵon?”

“Vi eble pravas, mi tamen ankoraŭ esperas, ke vi elspezu vian monon por pli signifa okazo. Ronda, mi volas paroli kun vi pri la Silkvoja Urbo, ĉu vi ne povos investi en ĝia municipa projekto?”

“Kio estas tio?”

“Grandskala projekto de akvotraktado, post plenumo ĝi povos multege plialtigi la reciklan gradon de urba akvo, kaj ankaŭ povos sensaligi iom da akvo el la sallago per sunenergio. Se tiu sistemo realiĝos, la Silkvoja Urbo povos plu ekzisti je reduktita amplesko, evitante la sorton tute malaperi.”

“Kiom estos la investo?”

“Laŭ prepara plano, ĉirkaŭ unu komo ses miliardoj. Por la plimulto de la kapitalo ni jam trovis fonton, kiu tamen bezonos longan tempon realiĝi, ŝajne tro malfrue. Tial ni bezonas vian investon kiel iniciatan kapitalon de ĉirkaŭ cent mil.”

“Paĉjo, mi ne povas, ĉar nun mi nur havas tiom da cirkulanta kapitalo, kiun mi volas uzi por esplora projekto…”

ip地址已设置保密
2018/6/15 9:27:45

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询