dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区写作和翻译习作交流 Provoj en verkado kaj tradukado → Sapvezikoj de Ronda (20) (esperantigis gb2312)

您是本帖的第 1119 个阅读者
平板 打印
标题:
Sapvezikoj de Ronda (20) (esperantigis gb2312)
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
Sapvezikoj de Ronda (20) (esperantigis gb2312)

Ronda rigardis la lampojn sur la strato Changan10 en longa silento: “Kiu scius? Eble mia tuta vivo estus granda ŝerco, sed, paĉjo, mi pensas, ke tio ne estas malbona, se iu faras ŝercon per la tuta vivo, tio devus estas ia misio.”

“Elblovi vezikojn per cent milionoj da juanoj? Kiel ĝi utilos?” Patro diris, ŝajne sentante ke li sonĝas.

“Ĝi neniel utilos, tamen estos amuza. Sed, komparante kun tio, ke tiam per kelkdek miliardoj da mono, uloj kiel vi konstruis urbon baldaŭ detruotan, mia malŝparo estos tute neglektebla.”

“Sed nun vi povas savi ĉi tiun urbon, ĝi estas ankaŭ via urbo, kie vi naskiĝis kaj elkreskis. Sed vi tamen uzos la monon elblovi sapvezikojn! Vi… estas tro egoisma!”

“Mi vivas mian vivon, kaj sindonemo ne senescepte povas antaŭenigi la historion, kion via urbo ja pruvis!”

Ĝis Ronda stiris la aŭton sur la straton Changan, patro kaj filino ne parolis.

“Pardonu, paĉjo.” Ronda diris mallaŭte.

“Lasttempe mi ofte ekmemoris tiujn tagojn, kiam mi tenis vian maneton, kiaj belaj tagoj.” En la lamplumo, la okuloj de la patro glimis, ŝajne iom malsekaj.

“Mi scias, ke mi ne plenumis vian esperon. Vi la tutan tempon deziris, ke mi fariĝu homo kiel panjo. Se mi havus du vivojn, en unu el ili mi agus laŭ via espero, por doni min al respondeco kaj misio, sed, paĉjo, mi nur povas vivi unu foje.”

Patro diris nenion. Kiam la silenta vojaĝo preskaŭ finiĝis, Ronda elprenis papersakegon por doni al patro.

“Kio?” Patro demandis nekomprenante.

“Atestilo de proprietaĵo kaj ŝlosiloj. Paĉjo, mi aĉetis vilaon por vi, apud Lago Tai11, por ke vi povu reveni al la sudo post emeritiĝo.”

Patro malforte puŝis la sakegon returnen: “Ne, infano, mi pasigos mian restan tempon en la ruino de Silkvoja Urbo. Juneco kaj idealo de mi kaj via panjo estis entombigitaj tie, kiujn mi ne povos forlasi.”

Beijing senbrile brilis en sumera nokto. Vidante ĉi tiun buntan lumomaron, Ronda kaj patro samtempe pensis pri sapvezikoj neatendite. Tiu senlima brilo ŝajne klopodis montri ion al ili, ĉu temis pri la pezo de vivo, aŭ pri la malpezo?

ip地址已设置保密
2018/8/21 8:37:40

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 3 次数据查询