Diskuto inter la Alaŭdo kaj la Strigo
Diskuto inter la Alaŭdo kaj la Strigo
La Strigo aŭdis la kantadon de la Alaŭdo, kaj ĉar li ne tro kontentis pri ĝi, li parolis mistakse pri ĝi.
Tio venis en la orelon de la Alaŭdo, kaj li, en sia subita kolero, eksplodis:
– Kiom komprenas pri la afero, tiu azeno…
Kaj tio same venis en la orelon de la Strigo, kaj ĉi tiu indigniĝis:
– Kiel mi, doktoro de ĉiuj sciencoj, povus esti azeno? – li diris.
– Vi estas azeno – klarigis mallonge la Alaŭdo –, ĉar vi enmikisiĝis en aferon, pri kiu vi ne komprenas. Ĉar la kanto, ellernu do, estas afero, pri kiu vi eĉ havante doktorecon ne komprenas, kaj mi ankaŭ sen ĝi komprenas!