Sesa lecinono
A Dialogo pri lernado de Esperanto
A: Ha!..Vi jam korespondas kun fremdlandaj esperantistoj. Mi envias vin. Linhai.
B: Kiel envii min? Vi ja povus fari la samon, se vi scipovus Esperanton.
A: Esperanto ja interesus ankaŭ min, se ĝin mi nur lernus. Kaj tamen, kiel vi scias, mi ne ŝatas studi fremdlingvan gramatikon kaj lerni parkere fremdajn vortojn.
B: Antaŭ kelkaj jaroj mi havis tiun saman opinion kiel vi. Sed, iom post iom, mi povis konstati: lerni Esperanton estas multe pli facile ol mi supozis.
A: Ĉu vere? Kiel do vi lernis? Kian kusron vi sekvis?
B: Komence mi partoprenis en vespera kurso por komencantoj. Ĉar mi ne povis ĉeeti dum kelkaj lecionoj, mi sekvis, krome, kurson per korespondado. Samtempe, mi legis Esperanto-gazetojn kaj -librojn, kiujn mi trovis en la biblioteko.
A:Ĉu vi povis tuj komprei ĉion, kion vi legis?
B: Ne. Same kiel ĉiuj aliaj komencantoj, mi ne povis kompreni tuj kaj tute kion mi legis. Kiam mi renkontis novan vorton en la teskto, mi provis diveni la sencon. Kiam mi ne sukcesis, mi tute simple plulegis.
A: Vi plulgeis, sen plene kompreni?! Tio ŝajnas al mi absurda.
B: Ne, tiel. Kiel ŝajnas...... .Unue, mi legis nur anoncojn, anoncetojn kaj tre simplajn rakontojn. Post kelkaj monatoj, kun plezuo mi konstatis, ke mi komprenas pli kaj pli multe, kaj ke mia lernado progesas pli kaj pli rapide.
A: Ne malbona ja estas via lernomaniero. Vi do lernis per "natura metodo", se oni povas tiel diri. Ĉu ne?
B: Jes, ĝuste tian metodon mi uzis. Oni povas lerni fremdan lingvon per multa legado, same kiel la infanoj lernas gepatran lingvon per multa aŭdado.