dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La Eta Princo (10)

您是本帖的第 2165 个阅读者
树形 打印
标题:
La Eta Princo (10)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La Eta Princo (10)

Ĉapitro X

Li troviĝis en regiono de asteroidoj 235, 236, 237, 238, 239 kaj 330. Li do unue vizitis ilin, por tie serĉi okupon kaj por kleriĝi.

La unua estis loĝata de reĝo. Ĉi tiu, vestita per purpuro kaj ermeno, sidis sur tre simpla, tamen majesta trono.

"Ha! Jen unu regato," ekkriis la reĝo, kiam li vidis la etan princon. Kaj la eta princo demandis sin:

"Kiel do li povas koni min? Li neniam vidis min!"

Li ne sciis, ke por reĝo la mondo estas tre simpla. Ĉiuj homoj estas regatoj.

"Alproksimiĝu, por ke mi vidu vin pli bone," diris al li la reĝo, tre fiera, ke li estas reĝo por iu.

La eta princo serĉis per okuloj lokon por sidiĝi, sed la planedo estis tute obstrukciita per la belega ermena mantelo. Li do restis staranta kaj, ĉar li estis laca, oscedis.

"Oscedi antaŭ reĝo estas afero kontraŭ la etikedo," diris al li la monarko. "Mi malpermesas tion al vi."

"Mi ne povas min deteni," respondis la etas princo, tute konfuzita. "Mi faris longan vojaĝon, kaj mi ne dormis..."

"Tiuokaze," la reĝo diris, "mi ordonas al vi oscedi. Dum multaj jaroj mi vidis neniun oscedi. La oscedoj estas por mi kuriuzaĵoj. Nu! Oscedu ankoraŭ! Tio ĉi estas ordono."

"Tio timigs min... Mi ne povas plu..." diris la eta princo ruĝiĝante.

"Hm! Hm! la reĝo respondis. "Sekve, mi... mi ordonas al vi jen oscedi, jen..."

Li iom balbutis kaj ŝajnis ofendita.

"La reĝo nepre volis, ke lia aŭtoritato estu respektata. Li ne toleris malobeadon. Li estis absoluta monarko. Sed, ĉar li estis tre bona, li donis saĝajn ordonojn.

"Se mi ordonus al iu generalo aliformiĝi en marbirdon kaj se tiu generalo ne obeus, la kulpo ne estus lia, "li kutimis diri, "la kulpo estus mia."

"Ĉu mi rajtas sidiĝi?" timeme demandis la eta princo.

"Mi ordonas, ke vi sidiĝu," respondis la reĝo kaj majeste metis sur sin unu baskon de sia ermena mantelo.

图片点击可在新窗口打开查看

"Sed la eta princo miris. La planedo estis malgrandega. Super kio la reĝo do povas reĝi?

"Via Reĝa Moŝto," li diris al li, "mi petas, pardonu, ke mi demandas vin..."

"Mi ordonas, ke vi demandu min," rapide diris la reĝo.

"Via Reĝa Moŝto... super kio vi regas?"

"Super ĉio," respondis la reĝo grandioze simple.

"Super ĉio?"

La reĝo per diskreta gesto montris sian plandeon, la aliajn planedojn kaj la stelojn.

"Super ĉio ĉi?"

"Je, super ĉio ĉi..." la reĝo respondis.

Ĉar li estis ne nur absoluta, sed ankaŭ universala monarko.

"Ĉu do la steloj obeas vin?"

"Tute certe," diris al li la reĝo. "Ili tute obeas. Mi ne toleras malobeadon."

Tia povo admiregigis la etan princon. Se li mem havus ĝin, li povus ĉeesti en la sama tago ne kvardek kvar, sed sepdek du, eĉ cent aŭ ducent sunsubirojn, neniam devigata aliloki sian seĝon! Kaj ĉar li sentis sin iom malgaja, memorigite pri sia malgranda forlasita planedo, li kuraĝiĝis peti favoron de la reĝo:

"Mi volus vidi sunsubiron... Plezurigu min!... Ordonu al la suno subiri!..."

"Se mi ordonus al iu generalo flugi de floro al floro same kiel papilio, aŭ verki tragedion, aŭ aliformiĝi en marbirdon, kaj se la generalo ne plenumus la ricevitan ordonon, kiu malpravus? Ĉu li aŭ mi?"

"Vi," firme diris la eta princo.

"Tute ĝuste. Oni devas postuli de ĉiu tion, kion li povas fari. La aŭtoritato unue baziĝas sur la reĝo. Se vi ordonas la via popolo sin ĵeti en la maron, ĝi ribelos. Mi havas la rajton postuli obeadon, ĉar miaj ordonoj estas saĝaj."

"Kaj mia sunsubiro?" rememorigis lin la eta princo, kiu, farinte demandon unufoje, neniam plu forgesis ĝin.

"Vian sunsubiron vi havos. Mi ĝin postulos. Sed, pro mia scio pri la regarto, mi atendos, ĝis la kondiĉoj estos favoraj."

"Kiam tio okazos?" demandis la eta princo.

"Hm! Hm!" respondis al li la reĝo, kiu unue konsultis dikan kalendaron, "Hm! Hm! tio okazos ĉirkaŭ... ĉirkaŭ... tio estos hodiaŭ vespere ĉirkaŭ la sepa kaj kvardek minutoj? Kaj vi vidos, kiel bone obeata mi estas."

La eta princo oscedis. Li bedaŭris sian maltrafitan sunsubiron. Kaj jam li iom enuis.

"Mi havas plu nenion por fari ĉi tie," li diris al la reĝo. "Mi tuj foriros!"

"Ne foriru!" respondis la reĝo, kiu tiel multe fieris havi regaton. " Ne foriru! Mi faros vin ministro!"

"Ministro pri kio?"

"Pri... justico!"

"Sed estas neniu juĝota!"

"Oni ne scias," diris la reĝo." Mi ankoraŭ ne ĉirkaŭiris mian reĝlandon. Mi estas tre maljuna, mi ne havas lokon por kaleŝego, kaj piediri lacigas min."

"Ho! Sed mi jam vidis," diris la princo, kiu kliniĝis por ankoraŭfoje rigardi al la alia flanko de la planedo. "Ankaŭ tie estas neniu..."

"Do, vi juĝos vin mem," respondis la reĝo. "Tio estas plej malfacila. Estas multe pli malfacile juĝi sin mem, ol juĝi la aliajn. Se vi sukcesos bone juĝi vin, tio signifos, ke vi estos vera saĝulo."

"Mi ĉie ajn povas min mem juĝi." diris la eta princo. "Mi por tio ne bezonas loĝi ĉi tie."

"Hm! Hm!" la reĝo diris. "Mi ja kredas, ke ie sur mia planedo estas iu maljuna rato. Mi aŭdas ĝin dumnokte. Vi povos juĝi tiun maljunan raton. De tempo al tempo vi kondamnos ĝin al morto. Tiel ĝia vivo dependos de via juĝo. Sed ĉiufoje vi amnestios ĝin, por ŝpari ĝin. Estas nur unu."

"Mi," respondis la eta princo, "ne ŝatas kondamni al morto, kaj mi pendsas, ke mi tuj foriros."

"Ne," diris la reĝo.

Sed la eta princo, fininte siajn preparojn, ne volis ĉagreni la maljunan monarkon :

"Se via Reĝa Moŝto dezirus esti akurate obeata, Li povus doni al mi saĝan ordonon. Ekzemple, Li povus ordoni al mi foriri antaŭ ol pasos unu minuto. Ŝajnas al mi, ke la kondiĉoj estas favoraj..."

Ĉar la reĝo nenion respondis, la eta princo unue hezitis kaj poste kun suspiro ekiris for.

"Mi nomumas vin mia ambasadoro," tiam rapide kriis la reĝo.

Li surhavis mienon de grava aŭtoritatulo.

"La grandpersonoj certe estas strangaj," diris al si la eta princo dumvoje.

ip地址已设置保密
2007/5/30 17:44:42
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
2
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
por tie serĉi okupon kaj por kleriĝi 后面的por kleriĝi 在中文里是什么意思?
ip地址已设置保密
2007/6/7 9:18:32
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
3
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情

"Se mi ordonus al iu generalo aliformiĝi en marbirdon kaj se tiu generalo ne obeus, la kulpo ne estus lia, "li kutimis diri, "la kulpo estus mia." 这里的动词用-as形式也可以吧?

ip地址已设置保密
2007/6/7 9:23:28
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
4
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
aliloki sian seĝon是“搬动椅子”的意思吗?
ip地址已设置保密
2007/6/7 9:26:56
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
5
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用siena在2007-6-7 9:18:32的发言:
por tie serĉi okupon kaj por kleriĝi 后面的por kleriĝi 在中文里是什么意思?

    有“受教育,提高文化”的意思。
ip地址已设置保密
2007/6/8 9:54:48
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
6
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用siena在2007-6-7 9:23:28的发言:

"Se mi ordonus al iu generalo aliformiĝi en marbirdon kaj se tiu generalo ne obeus, la kulpo ne estus lia, "li kutimis diri, "la kulpo estus mia." 这里的动词用-as形式也可以吧?

     用-as与用-us应当有区别,简单地说,-as表示有可能发生,而-us表示没有可能发生。
ip地址已设置保密
2007/6/8 9:57:45
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
7
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用siena在2007-6-7 9:26:56的发言:
aliloki sian seĝon是“搬动椅子”的意思吗?

    是的。
ip地址已设置保密
2007/6/8 9:58:29
xiaolili
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:1552
积分:21640
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
8
 用支付宝给xiaolili付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给xiaolili

发贴心情
谢谢老师指导。
ip地址已设置保密
2007/6/9 11:09:16

 8   8   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询