dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → Eta Princo (17)

您是本帖的第 1267 个阅读者
树形 打印
标题:
Eta Princo (17)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
Eta Princo (17)

Ĉapitro XVII


图片点击可在新窗口打开查看

KIAM oni volas spriti, oni iafoje mensogas iom. Mi ne estis tre honesta, parolante al vi pri la lanternistoj. Mi riskas doni malĝustan ideon pri nia planedo al tiuj , kiuj ne konas ĝin. La homoj okupas tre malmulte da spaco sur Tero. Se la duo de miliardoj da hmoj, kiuj loĝas sur Tero, starus iom dense kiel por mitingo, entenus ilin facile publika placo longa kaj larĝa dudek mejlojn. Oni povas amasigi la tutan homaron sur la plej malgranda pacifika insuleto.

Kompreneble, la grandpersonoj ne kredos vin. Ili kredas, ke ili okupas multe da spaco. Ili vidas sin gravaj, kiel baobaboj. Vi do konsilos al ili kalkuli. Ili amegas ciferojn: tio plaĉas al ili. Sed vi ne perdu vian propran tempon. Estas senutile. Vi fidu min.

Do, la eta princo, alveninte sur Teron, miris vidante neniun. Li jam ektimis, ke li eraris pri la planedo, kiam lunkolora ringo ekmoviĝetis sur la sablo.

"Bonan nokton!" trafe-maltrafe diris la eta princo.
"Bonan nokton," diris la serpento.
"Sur kiun planedon mi falis?" demandis la eta princo.
"Sur Teron, en Afrikon," respondis la serpento.
"Ha!... Ĉu do estas neniu sur Tero?"
"Ĉi tie estas dezero. neniu troviĝas en dezertoj. Tero estas granda," diris la serpento.

La eta princo sidiĝis sur ŝtonon kaj levis siajn okulojn al la ĉielo:

"Mi demandas min," li diris," ĉu la steloj brilas por ke ĉiu povu iam retrovi la sian. Rigardu mian planedon! Ĝi estas ĝuste super ni... Sed kiel malproksime ĝi estas!"
"Ĝi estas bela," diris la serpento. "Kial vi venis ĉi tien?"
"Mi havas malfacilaĵojn kun certa floro," respondis la eta princo.
"Ha!" diris la serpento.

Kaj ili eksilentis.

图片点击可在新窗口打开查看

Fine la eta princo reparolis:

"Kie estas homoj? Oni estas iom soleca en la dezerto..."
"Oni estas soleca ankaŭ inter homoj," diris la serpento.

La eta princo longe rigardis ĝin.

"Vi estas stranga besto, maldika kiel fingro," li fine diris.
"Sed mi estas pli potenca, ol fingro de reĝo," diris la serpento.

La eta princo ekridetis:

"Vi ne estas tre potenca... vi eĉ ne havas krurojn... vi eĉ ne povas vojaĝi..."
"Mi povas konduki vin pli malproksimen ol ŝipo," diris la serpento. Ĝi volviĝis ĉirkaŭ maleolo de la eta princo kiel ora braceleto:
"Kiun mi tuŝas, tiun mi redonas al tero, el kiu li devenas," ĝi aldonis. Sed vi estas pura kaj venas de stelo..."

La eta princo nenion respondis.

"Mi kompatas vin, tiel solan sur ĉi tiu granita Tero. Mi povas iam helpi vin, se vi tro nostalgios pri via planedo. Mi povas..."

"Ho! Mi sufiĉe bone komprenis," diris la eta princo, "sed kial vi ĉiam esprimiĝas per enigmoj?"

"Mi solvas ilin ĉiujn," respondis la serpento.

Kaj ili eksilentis.

ip地址已设置保密
2007/6/13 13:58:54
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
2
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
KIAM oni volas spriti, oni iafoje mensogas iom. 见过 sprita的用法,作动词用时也是“机敏”的意思吗?
ip地址已设置保密
2007/6/15 8:41:07
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
3
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
Mi riskas doni malĝustan ideon pri nia planedo al tiuj 把riskas用“冒险”来译,好像讲不通?
ip地址已设置保密
2007/6/15 8:42:27
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
4
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
Se la duo de miliardoj da homoj, kiuj loĝas sur Tero, starus iom dense kiel por mitingo, entenus ilin facile publika placo longa kaj larĝa dudek mejlojn. 后面的 publika placo是主语吗?
ip地址已设置保密
2007/6/15 8:45:08
siena
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:5418
积分:31727
门派:绿色
注册:2006年7月18日
5
 用支付宝给siena付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给siena

发贴心情
"Bonan nokton!" trafe-maltrafe diris la eta princo.中的trafe-maltrafe怎么理解?
ip地址已设置保密
2007/6/15 8:47:00

 5   5   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05078 秒, 4 次数据查询