Nun li kaŝrigardis pluen, de fenestro al fenestro. Iri en la hotelon mem li ne kuraĝis, timante, ke li povus senvole renkonti ilin en la koridoroj. Nenie ili estis troveblaj. Jam li preskaŭ malesperis; jen li vidis du ombrojn antaŭenfali el la pordo kaj — li retiriĝis kaj kaŭriĝis en la malhelon — sian patrinon elpaŝi kun sia nun jam neevitebla kunulo.