Brulanta sekreto-118
Certe li intencas murdi ŝin, kaj pro tio li estis antaŭe foriginta lin, pro tio li logis ŝin soleca ĉi tien. Ĉu li voku pro helpo? Murdisto! La ekkrio jam estis tute alte en lia gorĝo, sed la lipoj estis sekaj kaj eligis eĉ ne unu sonon. Liaj nervoj streĉiĝis pro ekscito, apenaŭ li povis teni sin rekte; en terura timo li ekprene serĉis iun apogon — jen krakis branĉeto sub liaj manoj.
apogo: 支撑,支持,支援,依靠(指行为或作用)