Fine — la minutoj longiĝis terure por li — li aŭdis singardajn paŝojn suprenveni. Streĉe li aŭskultis. Ne estis iu rapida paŝado, kvazaŭ iu volas rekte en sian ĉambron, sed trenaj, hezitaj, tre malrapidigitaj paŝoj kvazaŭ suprenirantaj senfine malfacilan kaj krutan vojon. Intertempe ĉiam denove flustrado kaj haltado. Edgar tremis pro ekscitiĝo. Ĉu eble estis ambaŭ, ĉu li ankoraŭ restis kun ŝi? La flustrado estis tro malproksima. Sed la paŝoj, kvankam ankoraŭ hezitaj, pli kaj pli alproksimiĝis. Kaj nun subite li aŭdis la malamatan voĉon de la barono diri ion mallaŭte kaj raŭke, kion li ne komprenis, kaj tuj poste tiun de sia patrino en rapida sindefendo: “Ne, ne hodiaŭ! Ne.”