FULMOTONDRO
Ĉu tio estis sonĝo, malagrabla danĝera sonĝo?” demandis sin Edgar la sekvantan matenon, kiam li vekiĝis kun hirtaj haroj el labirinto de timo. La kapon torturis obtuza bruado, la artikojn rigida ligneca sento, kaj nun, kiam li rigardis malsupren al si mem, li rimarkis terurigite, ke li ankoraŭ surhavas la vestojn. Li ekstaris, ŝanceliĝis al la spegulo kaj skuiĝis malantaŭen pro sia propra pala, grimaca vizaĝo, kiu super la frunto ŝvelis en ruĝeta batvundo.