[Persisteco]
Iam antaŭe, komercisto gvidis karavanon al alia lando por vendi siajn varojn. Laŭ la vojo ili venis al la rando de varmega dezerto. Ili demandis pri la loko kaj informiĝis, ke dumtage la sablo estas tiel varmega kiel brulanta karbo pro ardigo de la suno, kaj neniu el homoj, eĉ bovoj kaj kameloj povas iri sur ĝi. Do la komercisto dungis vojgvidiston, kiu kapablis gvidi ilin sur la ĝusta vojo laŭ steloj post la malvarmiĝo de la sablo. Tiel ili komencis la danĝeran noktan vojaĝon tra la dezerto.
Tiel pasis pluraj noktoj. Iutage ili atendis ĝis malvarmiĝo de la sablo kaj ekiris vespermanĝinte. La vojgvidisto en la unua ĉaro vidis laŭ la steloj, ke ili estas proksimaj al la kontraŭa flanko de la dezerto. Li manĝis tro multe, do kiam li malstreĉiĝis, li ekdormetis. La bovoj ne kapablis distingi direkton laŭ la steloj, do ili iom post iom sin turnis flanken kaj iris cirkle ĝis ili atingis la lokon, de kie ili ekiris.