5. Prezisto
[Malsaĝo]
En malproksima loko reĝo regis en Benareso de norda Hindio antaŭ longa tempo. Unu el liaj korteganoj estis nomata Kortega Prezisto. Li estis tre honesta. Lia devo estis difini la justan prezon por ĉio, kion la reĝo volis aĉeti aŭ vendi.
La reĝo ne akiris grandan profiton laŭ sia deziro, do al li ne plaĉis la prezo difinita de la prezisto. Li nek volis pagi multe kiam li aĉetis nek volis vendi por tiom, kiom li opiniis ne sufiĉa. Do li decidis ŝanĝi la preziston.
Iutage li vidis plaĉan junulon kaj pensis: "Tiu ĉi junulo konvenas por esti mia prezisto." Do li eksigis la antaŭan honestulon kaj enoficigis la junulon kiel novan preziston. La junulo pensis: "Mi devas plezurigi la reĝon per aĉeto je malalta prezo kaj vendo je tre alta." Do li difinis ridindan prezon ignorante la veran valoron. Tio donis al la avida reĝo multe da profito kaj ege ĝojigis lin. Samtempe pro tio malĝojis ĉiuj aliaj, inkluzive de aliaj korteganoj kaj ordinaruloj, kiuj komercis kun la nova prezisto.