A: Do, ĉion vi jam havas nun?
甲:那么现在一切都有了吗?
B: Ankoraŭ ne. Sed ni jam havas nombron da fabrikoj por produkti ilmaŝinojn, generatorojn, turbinojn, lokomotivojn, dizelojn, benzinajn motorojn, aŭtojn, ŝipojn, vojkonstruajn maŝinojn, domkonstruajn turgruojn, ekipaĵojn por petrolorafinado, tekstila industrio kaj elektronikaj fabrikoj...
乙:还不能说一切都有了。不过我们已经有了一批生产工作母机、发电机、涡轮机、火车头、柴油机、汽油发动机汽车、船舶、筑路机械、建筑房屋用的塔吊、炼油设备、轻纺工业和电子工业设备的工厂。
A: Do vi jam havas solidan bazon por disvolvi malpezan industrion en via provinco.
甲:那你们已经有了发展本省轻工业的坚实的基础了。
B: Ankoraŭ mankas al ni sufiĉe da inĝenieroj, teknikistoj kaj spertaj laboristoj. Kaj por modernigi niajn fabrikojn de malpeza industio, ni devas importi novajn ekipaĵojn kaj apliki novajn teknologiojn. Anstataŭ nur produkti biciklojn, horloĝojn, kudromaŝinojn kaj similajn, ni produktos ankaŭ komputorojn, kolorajn televidilojn, lavmaŝinojn, fridujojn, vidaĵrekordilojn, vidaĵfotilojn, moldiskojn, lumdiskojn, fotilojn, magnetofonojn kaj aliajn aparatojn pli forte deziratajn hodiaŭ.
乙:我们还没有足够的工程技术人员和熟练工人。为了使我们的轻工业工厂现代化,我们需得进口新设备,采用新工艺。不止生产自行车、表、缝纫机之类的东西,我们也要生产彩色电视机、洗衣机、电冰箱、录像机、摄像机、软盘、光盘、照相机、录音机以及其它今天十分需要的机器。