![发贴心情](skins/Default/topicface/face1.gif)
B: Jen, ni alvenas al la historia muzeo. Bonvole eniru. Biletojn mi jam aĉetis antaŭe.
乙:瞧,我们到了历史博物馆了。请进吧。票我已经预购了。
A: Ĉu ni povus havigi al ni ĉiĉeronon?
甲:我们可以请个向导吗?
B: Servon de ĉiĉerono ni ne bezonas, ĉar mi mem servadis ĉi tie, volonte mi vin helpos laŭ bezono.
乙:我们用不着向导,因为我在这儿工作过,愿为您效劳。
A: Tre bone! El kiom da eksponaj salonoj konsistas la muzeo?
甲:好极了!博物馆有几个展厅?
B: Ĝi konsistas el tri sekcioj en sep eksponejoj, aŭ eksponaj salonoj laŭ via diro.
乙:它由三个部分组成,分为七个展室,或者照您的说法,有七个展厅。
A: Kiuj estas la tri sekcioj?
甲:三个部分都是什么?
B: Sekcio pri prahistorio, sekcio pri antikva historio kaj sekcio pri moderna historio.
乙:它们是史前部分、古代史部分和现代史部分。
A: Ĉu la fosilioj kaj antikvaj moneroj kaj instrumentoj estas veraj aŭ imitaĵoj?
甲:那些化石、古钱和古代器具是实物还是仿制品?
B: Iuj el ili estas veraj; aliaj imitaĵoj.
乙:其中有些是实物,有些是仿制品。