A: Kredeble oni timas perdon de la valoregaj historiaj trezoroj.
甲:想必人们害怕丢失价值连城的历史宝物了。
B: Por bone konservi delikatajn historiajn restaĵojn oni devas ilin gardi sub plej sekuraj kondiĉoj.
乙:为了保存好娇气的文物,需要在最安全的条件下加以保存。
A: Por krei la imitaĵojn oni devas havi lertajn metiartistojn, ĉu ne?
甲:要制作仿古物品就需要能工巧匠不?
B: Jes. Kaj ankaŭ sciencistojn por fari necesajn esplorojn.
乙:是的。而且也需要科学家进行必要的研究工作。
A: Mi ne komprenas, kiel la arkeologoj povas restarigi frakasitajn porcelanaĵojn kaj terakotaĵojn. Certe tio estas afero terure temporaba.
甲:我不明白,考古家怎么能恢复打碎了的陶瓷物品。那一定是极费功夫的啦。
B: Por prifosado kaj restarigo de antikvaĵoj, oni bezonas ne nur paciencon kaj zorgemon sed ankaŭ riĉan historian scion.
乙:发掘和复原古物不仅需要耐心、细心,而且需要丰富的历史知识。
A: Kompreneble. Nur dank’ al klopodado de la sindonemaj arkeologiaj laborantoj nun ni povas tiel facile akiri sciojn historiajn.
甲:当然啰。多亏考古工作者忘我地努力工作,我们才能那么轻而易举地取得历史知识。
B: Prave. Ni devas danki la arkeologojn, kaj ankaŭ la muzeajn laborantojn.
乙:说得对。我们应该感谢考古学家,也应该感谢博物馆的工作人员。