La Avara Muelisto
Oreko- la-muelisto defie respondis: "Reĝeta mosteto," li diris, "la muelilo estas trezoro de mia familio, ricevita de prapatra sorĉisto forgesita, kaj nun ĉar mi finfine komprenas, ke ĝi kapablas mueli ne nur tritikon, mi povos ĉiam esti la plej riĉa homo de la mondo. Mi estas ja nevundebla, kaj vi do povas nenion fari por kontraŭstari min." Kaj li sin turnis kaj formarŝis.
Sed lia frato, Orekso- la-farun- vendisto, sciis, ke nur la muelisto mem estas nevundebla, kaj pli dolĉe do li diris al la kolera reĝo: "Reĝega moŝtego, mi komprenetas, ke mia frateto eble iomete tro fieretas pri la muelileto, sed mi celos lin persvadeti."
"Ne etu al mi!" kriegis la reĝo. "Vi faru pli ol tio!" (La reĝo speciale koleriĝis ne nur pro la defio de Oreko- la-muelisto, sed ankaŭ ĉar li ĵus rimarkis, ke Orekso- la-farun- vendisto portas veluran jakon kiun portis la reĝo mem ĝis antaŭ du semajnoj, kiam li devis ĝin vendi por aĉeti pajlon por la reĝaj blankaj ĉevaloj, kiujn li devis vendi antaŭ du tagoj por aĉeti panon por la reĝa tablo.) "Vi perdos la kapon post nur tri tagoj se vi ne elpensos rimedon por haltigi tiun muelilaĉon, eĉ se mi devos vendi la reĝan tablon por reaĉeti la ekzekutan hakilon! Foriru, kaj bone pensu!"
Orekso- la-farun- vendisto pensis kaj pensadis. Eble la lando povus ne plu uzi oron
La trian tagon Orekso- la-farun- vendisto iris al la muelejo de sia frato. Li trapenetris grandegan amason da scivolemaj najbaroj kiuj atendis ekster la muelejo por ricevi oron por esti malscivolemaj kaj eniris, sed ne sukcesis konvinki sian fraton ĉesigi la muelilon. Apud la muelilo estis nova tablo (kiun Oreko- la-muelisto aĉetis de la reĝa kastelo tiun saman matenon), kaj sur la tablo troviĝis poemo kiun verkis la filineto de Oreko- la-muelisto pri oraj rozoj en ora ĝardeno. Subite bloveto da vento faligis la papereton en la muelilon. Tuj elvenis kelkcent peceroj da papero ĝuste duoble la pezon de la originalo. Malfeliĉe rigardante la pecerojn, Orekso- la-farun- vendisto subite naskis ideon: la muelilo efektive detruis la poemon. Jen la solvo. La muelilo povis duobligi oron kaj arĝenton samkiel farunon, sed poezion ĝi nur detruis duoblante la pezon de la papero.
Tujtuj Orekso- la-farun- vendisto rajdis al la reĝa kastelo (antaŭ kiu li vidis ŝildon kiu reklamis lueblajn ĉambrojn). Tujtuj li rapidis al la granda salono (nun sen mebloj). Tujtuj Orekso- la-farun- vendisto klarigis la aferon al la reĝo Rimo II, "La Senvalora". Kaj tujtuj la reĝo disdonigis dekreton: De tiu momento la oficiala mono de Esperantujo fariĝis poemoj. (Kompreneble ni ne plu uzas poemojn anstataŭ mono hodiaŭ. Posteulo de Oreko- la-muelisto fariĝis presisto kaj inventis la komercan presilon. Li tuj komencis presi poemojn en multegaj ekzempleroj. Sed tio estas alia rakonto.)
En sekva jarcento, sekva reĝo plenigis la muelilon per ĉiom da oro en la lando (krom la oro de la reĝa kaso, kompreneble) kaj kovris ĝin per koto kaj betono, kreante grandan monton kiu nomiĝis Hontomonto. Nia kara Esperantujo neniam plu suferis pro troeco da oro, kvankam ankoraŭ hodiaŭ ni emas produkti iom troan kvanton da poezio.
La nomoj de Oreko- la-muelisto kaj de lia frato Orekso- la-farun- vendisto restas ankoraŭ en nia lingvo, kaj eĉ ĝis hodiaŭ ni parolas pri komenco per la prefikso "ek-", ĉar Or-eko-la-muelisto komencis la aferon de oro. Kaj ni parolas pri fino per la prefikso "eks-", ĉar Or-ekso-la-farun- vendisto eksigis la valoron de oro en nia lando. Kaj la nomo de nia kara reĝo Rimo II, "La Senvalora", restas ankaŭ en nia parolo, ĉar per rimoj oni verkas poezion, kelkfoje senvaloran.