Li estis perdinta ĉian malpaciencon pri la vivo, de kiam li sciis, kiel riĉa ĝi estas. Ŝajnis al li, kvazaŭ hodiaŭ li vidis ĝin unuafoje nuda, ne plu kaŝita per mil mensogoj de la infaneco, sed en ĝia tuta volupta, danĝera beleco. Li neniam estis pensinta, ke tagoj povas esti tiel dense plenaj je multvariaj nuancoj de doloro kaj ĝojo; kaj feliĉigis lin la penso, ke atendos lin ankoraŭ multaj tiaj tagoj, tuta vivo, por senvualigi al li sian sekreton. Unua scieto pri la multvarieco de la vivo ekregis lin, unuafoje li kredis, ke li komprenas la esencon de la homoj, ke ili bezonas unu la alian, eĉ kiam ili ŝajnas esti malamikaj, kaj ke estas tre dolĉe esti amata de ili. Li ne kapablis pensi pri iu ajn aŭ pri io ajn malame, li pentis pri nenio, kaj eĉ por la barono, la deloginto, sia plej grava malamiko, li trovis novan senton de dankemo, ke li malfermis por li la pordon al tiu mondo de la unuaj emocioj.
从知道世界多么丰富多彩后埃德加就不再对生活感到不耐了。他觉得好像今天才第一次能看到世界赤裸裸的本来面目,而不是被成千上万个孩子时代的谎言所掩盖。但这藏在它满是欲望与危险的美丽中。埃德加从未想过日子是如此五彩斑斓和充满快乐。一切都将在他面前摘下神秘的面纱。等待自己的还有大把这样的日子,这样的生活。这想法令他感到幸福。埃德加满脑子都是对生活丰富多彩的初始知识,他头一次相信,自己懂得了人的本质,那就是大家互相需要,即便他们是敌人也一样。被人所爱是非常甜蜜的。他想不了其他什么或者是恨什么的,他没什么后悔的,甚至对那诱惑者---男爵也一样,他是他最重要的敌人。对他埃德加有了感恩的念头,是他为自己打开了通往最初的激动人心的世界的大门。