Kiam ŝi poste deprenis de li la manon, la
lipoj deiĝis de liaj kaj la silenta figuro susuris eksteren, restis ankoraŭ io
varma, iu spireto super liaj lipoj. Kaj flate alflugis lin la sopiro, ankoraŭ
ofte senti tiajn molajn lipojn kaj esti ĉirkaŭbrakita tiel karese; sed tiu
antaŭsento de sekreto tiel prisopirita estis jam vualita de dorma ombro.
Ankoraŭfoje ĉiuj bildoj de la lastaj horoj kalejdoskope preterpasis,
ankoraŭfoje la libro de lia juneco alloge disfoliiĝis. Poste la infano ekdormis
kaj komenciĝis la pli profunda sonĝo de lia vivo.
后来妈妈把手抽出来,妈妈的唇离开了他的唇,无言的身影窸窸窣窣地走了出去,某种温暖,他唇上的某种气息仍然保留着。思念快意地飞来,埃德加仍然能常常地感觉得到那种柔柔软软的唇,感觉得到那样被疼爱地抱着。但对这如此渴望的秘密的预感现在已经被睡梦的阴影所笼罩。最近几小时的影像再次千变万化地过了一遍,他青春的书本再次迷人地增添了新的色彩。后来这孩子睡着了,开始了他人生更加深沉的梦。