每日一词 FORTIKA 堅固 /jian1-gu4/
FORTIKA 堅固 /jian1-gu4/
1. Havanta firman, rezistan, malfacile difekteblan konsiston; malfacile rompebla, difektebla, venkebla:
堅強, 耐抗, 及難破壞之組成; 難破壞或攻克的
La fiŝfadeno estas tre fortika.
魚絲很堅靭.
La argumentoj de lia advokato estis fortikaj.
他律師的論點很強勁.
Nia amo nin fortike ligas.
我們的愛堅定地連結著我們.
Ĉiuj ĝuis la fortikecon de liaj muskoloj.
大家都喜歡他的結實肌肉.
Ilia amo ne fortikiĝos.
他們的愛將不會堅定.
La organismo de la bebo estas malfortika.
嬰兒的體質很脆弱.
Ĉu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj?
窗蓋已好好強固了嗎?
2. Provizita je remparoj:
提供屏障
Ni loĝas en fortika urbo.
我們住在有屏障的城市.
Dum milito estis konstruitaj multaj fortikaĵoj.
戰時建了許多堡壘.
La muron necesas fortikigi, ĉar ĝi baldaŭ rompiĝos.
牆需保固, 因為它快損壞了.
Malbonuloj malfortikigis la fortikaĵojn.
歹徒破壞了防禦工事.
tradukis Manlajo (Tajvano)