dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La Mikrosofta aŭto

您是本帖的第 1093 个阅读者
树形 打印
标题:
La Mikrosofta aŭto
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La Mikrosofta aŭto

La Mikrosofta aŭto



Ĉe okazinta komputila eksponejo (COMDEX) Bill Gates onidire komparis la komputilan industrion kun la aŭta industrio, dirante: "Se GM teĥnike progresus same kiel la komputila industrio, ni ĉiuj veturigus dudek-kvin-dolaran aŭton, kiu ruliĝus 1000 mejlojn per unu galono."

Rebate al la komentoj de Vilĉjo, General Motors eldonis gazetaran komunikon kun jena teksto:
 

图片点击可在新窗口打开查看图片点击可在新窗口打开查看


 

La Mikrosofta aŭto



Se General Motors evoluigus teĥnikon same kiel Mikrosofto, ni ĉiuj veturus en aŭto kun la sekvantaj karakterizaĵoj:
 

  • Sen videbla kaŭzo la aŭto kraŝus dufoje ĉiun tagon.

  • Ĉiun fojon, kiam oni refarbus la stratajn gvidliniojn, necesiĝus aĉeti novan aŭton.

  • Iam kaj iam, via aŭto simple senfunkciiĝus meze de la aŭtovojo kaj vi akceptus tion, restartigus, kaj plu veturus.

  • Iam kaj iam, la plenumado de manovro tia, kia ekzemple "turni maldekstren", kaŭzus la aŭton ĉesigi sian funkcion kaj rifuzi restarti. Post tio oni devus reinstali la motoron.

  • Nur po unu persono povus samtempe veturi en la aŭto, se oni ne estus aĉetinta "Aŭto 95" aŭ "Aŭto NT". Sed ĉi-okaze oni devus aĉeti ankaŭ pli da sidejoj.

  • Makintoŝo konstruus aŭton sunenergian, pli fidindan, 5-oble pli rapidan, 2-oble pli facile direkteblan, kiu tamen ruliĝus nur sur 5 elcentoj de la stratoj.

  • Avertlampetoj pri la oleo, akva temperaturo kaj generilo estus anstataŭigitaj per unusola avertlampeto "ĝenerala aŭta difektiĝo". 图片点击可在新窗口打开查看
  • 图片点击可在新窗口打开查看 Novaj sidejoj devigus ĉiun havi same larĝan postaĵon.

  • La aersaka sistemo demandus "Ĉu vi estas certa?", antaŭ ol pufiĝi.

  • Iam kaj iam, pro neniu videbla kaŭzo, via aŭto elŝlosus vin, rifuzante permesi vin eniri, ĝis vi samtempe levus la pordotenilon, turnus la startigan ŝlosilon, kaj mankaptus la radian antenon.

  • GM postulus de ĉiuj aĉetantoj de aŭtoj, ke ili aĉetu luksan maparon de Rand McNally (nun filio de GM), malgraŭ tio, ke ili nek bezonas nek deziras ĝin. Klopodo forigi tiun specialaĵon tuj malbonigus la rendimenton de la aŭto je 50 elcentoj. Kulmine, GM fariĝus la celo de esploro fare de la Justica Ministrejo.

  • Ĉiun fojon, kiam GM enkondukus novan modelon, la aĉetantoj devus plene relerni veturigi, ĉar neniu el la novaj direktiloj funkcius sammaniere kiel en la malnova aŭto.

  • Oni devus premi la butonon "startigu" por malstartigi la motoron.

ip地址已设置保密
2008/2/6 11:17:40

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询